Mohs-skalo
Aspekto
Pending
La Mohs-skalo estas skalo de minerala dureco kiu komparas mineralojn per la ebleco skrapi pli molajn mineralojn. Ĝi estis kreita de la germana mineralogo Friedrich Mohs, kaj estas unu el multaj difinoj de dureco de materiala scienco.
Mohs bazis la skalon laŭ dek abundaj mineraloj. Materialoj estas kategoriigataj laŭ la plej malmola materialo kiun ĝi povas skrapi. La jena tabelo montras komparadon kun absoluta malmoleco per sklerometro.
| Dureco | Mineralo | Ĥemia komponado | Absoluta Malmoleco |
|---|---|---|---|
| 1 | Talko, (Estas facile skrapebla per la ungo) | Mg3Si4O10(OH)2 | 1 |
| 2 | Gipso, (Eblas skrapi ĝin per la ungo iomete pli malfacile) | CaSO4·2H2O | 3 |
| 3 | Kalcito, (Eblas skrapi ĝin per kupra monero) | CaCO3 | 9 |
| 4 | Fluorito, (Estas skrapebla per tranĉilo) | CaF2 | 21 |
| 5 | Apatito, (Eblas skrapi ĝin per tranĉilo iomete pli malfacile) | Ca5(PO4)3(OH-,Cl-,F-) | 48 |
| 6 | Feldspato, (Ĝin eblas skrapi per ŝtala klingo) | KAlSi3O8 | 72 |
| 7 | Kvarco, (Ĝi skrapas la ŝtalon) | SiO2 | 100 |
| 8 | Topazo, | Al2SiO4(OH-,F-)2 | 200 |
| 9 | Korundo, (Skrapebla nur per diamanto) | Al2O3 | 400 |
| 10 | Diamanto, (La plej dura natura mineralo) | C | 1500 |