William Colbeck
William Colbeck | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1871 en Kingston upon Hull |
Morto | 19-an de oktobro 1930 (59-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | esploristo |
William COLBECK (n. en 1871 - m. en 1930) estis brita maristo, kiu distingiĝis okaze de du ekspedicioj al Antarkto. Li estis edukita en la Hull Grammar School, kaj poste fariĝis lernoknabo sur komerca ŝipo inter 1886 kaj 1890.
Li estis invitita en 1898 de Carsten Borchgrevink partopreni la ekspedicion Southern Cross al la kabo Adare (lando de Viktoria). Post kiam li revenis al Anglio, Colbeck rapide reiris suden, tiufoje en la ŝipo Morning, kies celo estis la savo de la ekspedicio Discovery kaptita en la bankizo. Li sukcese liberigis la ŝipon.
Hodiaŭ ekzistas kabo Colbeck en Antarkto.