Kanalo Izabela la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arta akvorezervujo de la Kanalo de Isabel II. Strato Bravo Murillo 49. Inĝeniero Juan de Ribera Piferrer konstruita en 1858.

La Kanalo Izabela la 2-a, Kanalo Isabel la 2-a aŭ hispane Canal de Isabel II (mallongige CYII) estas entrepreno dependa de la Regiono de Madrido (Hispanio) kiu prizorgas la liveradon de akvo en granda parto de la regiono kaj en la urbo de Cáceres ekde 1995.

Aktuale, la Kanalo de Isabel la 2-a estas priakva entrepreno de publika administrado, dependa de la Komunumo de Madrido (regiono) ekde 1984. Ĝi dungas pli ol 2 200 laboristojn kiuj prizorgas la kondukon, liveradon kaj kontrolon de la akvo, ties fluo, kvalito kaj sekureco, servo por ses milionoj da loĝantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]