Insulo Aquidneck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Aquidneck Island
insulo
Situo Rod-Insulo
Geografia situo 41° 33′ N, 71° 16′ U (mapo)41.555555555556-71.26472222222279Koordinatoj: 41° 33′ N, 71° 16′ U (mapo) f1
Aquidneck Island (Rod-Insulo)
Aquidneck Island (Rod-Insulo)
DEC
Aquidneck Island
Aquidneck Island

Map

Longo 24 kmf2
Larĝo 8 kmf3
Areo 98 km² f4
Plej alta loko Slate Hill
79 mf5
Ŝtato Usono Usono
Loĝantaro 60 870 (2000)
621 loĝ./km²
Ĉefa loko Newport
vdr

Insulo Aquidneck estas la plej granda insulo en la Golfo de Narragansett. Ĝia oficiala nomo estas Rod-Insulo (angle: Rhode Island); laŭ ĝi la usona subŝtato Rod-Insulo, al kies kantono Newport ĝi apartenas, ricevis sian (mallongigitan) nomon.

La etimologio de la nomo Rod-Insulo estas duba. Ĝi povus deriviĝi de la mediteranea insulo Rodo, aŭ eble de la nederlanda vorto rood (ruĝa), kiun eble uzis la nederlandano Adriaen Block, vizitante la insulon en 1614. Ĉar la nomo favoras konfuzon kun la tuta subŝtato, estas proponoj, ke "Aquidneck Island" iĝu ankaŭ la oficiala nomo.

Plej granda urbo sur la insulo estas Newport (sude), kiu donis al la kantono la nomon. Aliaj urboj estas Middletown (meze) kaj Portsmouth, kiu ampleksas ankaŭ la najbaran insulon Prudence.

Sur la insulo situas pluraj lagoj: centre Lawton Valley Reservoir, Saint Mary's Pond kaj Sisson Pond, sud-oriente Nelson Pond kaj Gardiner Pond, sud-okcidente Almy Pond kaj Lily Pond. Ĉe la norda fino situas granda laguno, nomata The Cove, kiu havas nur mallarĝan elirejon al la golfo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la insulo pasas la ŝtata vojo 138, kiu transiras la tutan golfon. Nord-oriente de la insulo ĝi sur la ponto "Sakonnet River Bridge" atingas la kontinentan parton de kantono Newport, sud-okcidente ĝi sur ponto Claiborne Pell Newport Bridge iras al la najbara insulo Conanicut Island. Ponto Mount Hope Bridge norde ligas la insulon al kantono Bristol.

Newport havas havenon, uzatan precipe por fiŝkaptaj kaj plezurcelaj boatoj, kaj flughavenon.