Narikalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Narikalo
kastelo
fuorto • historia konstruaĵo • rekonilo • kultura havaĵo [+]
Koordinatoj41° 41′ 16″ N, 44° 48′ 31″ O (mapo)41.6877777844.80861111Koordinatoj: 41° 41′ 16″ N, 44° 48′ 31″ O (mapo)

Narikalo (Kartvelio)
Narikalo (Kartvelio)
DEC
Narikalo
Narikalo

Map
Narikalo
Vikimedia Komunejo:  Narikala [+]
vdr

Narikalo (ნარიყალა, Narikala kartvele) estas antikva fortikaĵo starigita en Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio, kaj ĉe la rivero Kura. La fortikaĵo konsistas el du murigitaj sekcioj sur monteto inter sulfuraj banejoj kaj la Centra Botanika Ĝardeno de la Akademio de Sciencoj de Kartvelio.

Fortikaĵo Narikalo en 1911
Narikalo lumigita nokte

En la interno troviĝas la antaŭnelonge restaŭrata preĝejo de Sankta Nikolao.

La fortikaĵo estis fondata en la 4-a jarcento p.K. sub la nomo Ŝuris-ciĥe ("Maldanka Fortikaĵo"). La murego estis rimarkinde etendiĝita en la 7-a jc. de la omejoj kaj poste de la reĝo Davido la 4-a de Kartvelio (1089-1125). La mongoloj renomumis la fortikaĵon kiel Narin Qala ("Malgranda Fortikaĵo"), el kiu venas ĝia nuna nomo. Multaj el ĝiaj videblaj konstruaĵoj venas de la 16-a kaj 17-a jarcentoj.

En 1827, parto de la fortikaĵo estis detruita pro tertremo kaj alia parto malkonstruita. Hodiaŭ ĝi estas tre populara loko en la kartvela ĉefurbo, ĉefe pro la panorama vido ekde ĝi. La distrikto ĉirkaŭ ĝi portas la saman nomon kaj ĝi estas la mezepoka parto de Tbiliso. Narikalo fariĝis unu el la ĉefaj turismaj allogaĵoj de Tbiliso. Cetere ĝi estas simbolo de la ĉefurbo ĉar parto de ĝia antikva historio troviĝas tie. Ekde la fortikaĵo videblas aliaj monumentoj de Tbiliso.