Piza laŭso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eta kolonio de senflugilaj individuoj de piza laŭso: meze plenkreska ino, ĉirkaŭita de diversaj nimfostadioj sur folio de ĝardena salato

La piza laŭso (Acyrthosiphon pisum) estas insekto folilaŭso de la familio tubfoliaj laŭsoj. Ĝi estas damaĝanto je diversaj kultivplantoj el subfamilio de papiliofloraj kiel pizo, fazeolo, luzerno kaj trifolio. Analizo de ties genomo estis publikigita en 2010, tiel ĝi povas iĝi nova biologia modelorganismo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La plenkreskita piza laŭso longas ĝis 3 mm, koloras de pale flava ĝis helverda. Ruĝa varianto aperas okaze de altiĝinta temperaturo. Ankaŭ tiu fenotipo povas esti epigenetike pludonita aŭ transformita.

La okuloj de la insekto estas ruĝaj, ambaŭ antenoj estas longaj kiel la korpo. La membroj direktas eksteren, estas brunkoloraj. La piza laŭso havas pik-suĉan buŝaparaton, per kiu ĝi povas penetri la vaskulan faskon kaj nutri sin el plantaj sukoj. La sifono, la tubforma organo ĉe la tubfoliaj laŭsoj, sidas sur globformaj skeletaj elementoj. La vosteto (Cauda) ĉe la posta korpofino de la plenkreska insekto estas longa kaj havas ses harojn. Per ties helpo, la folilaŭsoj liberigas mielroson, la sukerriĉan sekreciaĵon de la planto.

La nimfoj similas al la plenkreskaj insektoj, sed ne havas vosteton. Ili devas depreni la mielroson per la postaj kruroj.

Vivciklo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas formoj de la laŭso, flugilaj kaj senflugilaj in-insektoj, kiuj alkutimiĝis al la sezonaj cirkonstancoj kaj povas sensekse reproduktiĝi. La genetike identaj larvoj naskiĝas vive. Okaze de mallongiĝo de la lumtago aŭtune en la disvastiĝa areo de la piza laŭso, tio stimulas elformiĝon de virinsektoj kaj seksaparataj ininsektoj, kiuj povas estis same flugilaj kaj senflugilaj. Post la pariĝo, oni demetas fekundigitajn ovojn, kiuj travintrumas kaj en la sekva printempo estiĝas el ili senflugila generacio de partenogenetikaj ininsektoj.

Vivmetodo[redakti | redakti fonton]

La specio piza laŭso disvastiĝis originale en la palearkta regiono, hodiaŭ vivas jam dismonde. Tion helpis la disvastigo de la kultivplantoj fare de la homoj. La piza laŭso ŝatas la guŝacojn kutiman en meza Eŭropo kiel agran fazeolon, pizon kaj lenton, sed ankaŭ la tropikajn kaj subtropikajn kultivplantojn kiel arbusta pizo (Cajanus cajan), grekfojno (Trigonella foenum-graecum) aŭ Sesbania grandiflora.

La pizaj laŭsoj suĉas ĉe la floemo, kiu parto de la vaskula fasko de la vaskulaj plantoj, en kiu transportiĝas nutraĵoj kaj aliaj asimilaĵoj. La folilaŭsoj damaĝas la kultivplantojn sed ne per elsuĉo de la necesaj materialoj, sed per transdono, disigo de diversaj virusaj plantaj malsanoj, kiuj povas tre rapide disvastiĝi tra la floemo en la planto. Al tiuj apartenas virusoj kiuj kaŭzas la mozaikan kaj la tubfoliajn simptomojn (la folio falĉiĝas).

Simbiozo[redakti | redakti fonton]

La piza laŭso vivas en simbiozo kun bakterioj de specio Buchnera aphidicola kaj Regiella insecticola. Tiuj vivas en specifaj ĉeloj de la piza laŭso, en la t.n. bakteriocitoj, kie ili transprenas la specifan taskon de konstruo kaj transformo de la sukermolekuloj kaj la aminoacidoj. La bakterioj transdoniĝas jam per la ovo al la idoj. La genomo de Buchnera aphidicola estis sekvenciita jam en la jarmila turniĝo kaj estis komparita kun tiu de la piza laŭso. Ŝajnas, ke okazis tre malmulte de gentransfero dum la evolua historio inter la du specioj.

Konduto[redakti | redakti fonton]

La piza folilaŭso okaze de danĝero falas sur la grundon. Tiuj falreagoj okazas ne nur je la mekanika efiko kiel skuiĝo de la plantopartoj, sed ankaŭ je feromonoj, kiuj estas eligitaj okaze de danĝero el la sifonoj. Tiu alarmigaj feromonoj kun la defenda sekreciaĵo de la folilaŭsoj servas kiel signaloj por aliaj speciaj kunuloj. La ĉeesto de sirfedaj larvoj (Syrphidae) de specio Syrphus corollae, kiuj nutras sin el la folilaŭsoj, kondukas same al defala reago de la piza laŭso. La sirfedaj larvoj forlasas same la planton, ĉar la predo grave malpliiĝas.