Derek Bourgeois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Derek Bourgeois
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1941 (1941-10-16)
en Kingstono ĉe la Tamizo
Morto 6-an de septembro 2017 (2017-09-06) (75-jaraĝa)
en Poole
Lingvoj angla
Ŝtataneco Anglio
Alma mater Kolegio Magdaleno • Reĝa Kolegio de Muziko • Cranleigh School
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • muzikologo • muzikinstruisto
Verkoj Symphony No. 4
Symphony No. 10
TTT
Retejo http://www.derekbourgeois.com
vdr

Derek BOURGEOIS (* 1941 en Kingston upon Thames) estas nuntempa angla komponisto.

Li studis ĉe la universitato de Kembriĝo, Britujo kun grandioza ekzameno. Poste li studis ĉe Royal College of Music ĉe Herbert Howells kompozicion kaj ĉe Adrian Boult direktadon.

Li publikigis pli ol 40 simfoniojn, dek kvar konĉertojn, diversajn aliajn grandajn orkestrokomponaĵojn, 7 komponaĵojn por ĥoro kaj orkestro, 2 operojn, kaj unu muzikalon.[1] Li ankaŭ sindediĉis laŭ la senco de Paul Hindemith al la amatora muzikkulturo kaj komponis 12 grandajn verkojn por latunblova orkestro kaj ses simfoniojn por blovorkestro.[2]

Ekde 1970 ĝis 1984 li instruis ĉe Bristol University. En 1984 li fariĝis muzika direktisto de National Youth Orchestra of Great Britain. li direktis krome la Sun Life Brass-Band ekde 1980 ĝis 1983. En la jaro 1988 li fondis la National Youth Chamber Orchestra of Great Britain. En 1990 oni vokis lin kiel arta direktisto de Bristol Philharmonic Orchestra. En 1993 li fariĝis muzika direktisto de St Paul's Girls' School en Londono. En julio de 2002 li translokiĝis al Artà sur Majorko kaj laboris tie kelktempon kiel komponisto, nun li loĝas en Poughkeepsie, Usono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Derek Bourgeois en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stato 2008
  2. Stato 2005