Andor Kéz
Etoso
Andor Kéz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1891 en Deva |
Morto | 17-an de septembro 1968 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 8/3-1-121/122 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | geografo universitata instruisto |
KÉZ Andor (pr. ke:z) estis hungara geografo, universitata profesoro naskita en Déva la 31-an de aŭgusto 1891 kaj mortinta en Budapeŝto la 17-an de septembro 1968.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Andor Kéz havigis unue diplomon de bazlerneja instruisto en Igló (1913). Li doktoriĝis en la Universitato de Budapeŝto (1924). Oni habilitis lin privatprofesoro en 1933, en 1943 li iĝis publika eksterordinara profesoro, dum 1942–49 profesoro en la teknikuniversitato de la ekonomika fakultato, de 1949 docento de la Instituto pri Geografio de ELTE, poste de 1952 ĝis 1956 li prelegis en universitato en Debreceno. Li redaktis la eldonaĵojn Földrajzi Zsebkönyv, Földgömb. Lia esplorkampo estis la geomorfologio (riverakva morfologio).
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Felfedezők lexikona (red., Bp., 1937);
- Észak- és Dél-Afrika (Bp., 1938);
- A föld felfedezői és meghódítói (kun Jenő Cholnoky kaj Gyula Germanus, Bp., 1938);
- Általános földrajz (Bp., 1945);
- A Nagy-Szamos teraszai (Bp., 1957).