Nigahiga

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nigahiga estas populara kanalo sur la filmetenhavanta retejo YouTube. Estas aktuale la plej grava abonkanalo en tiu retejo, kun pli ol 3.800.000 abonantoj. La kanalo estis komencita de amikoj Ryan Higa, Sean Fugiyoshi, Tim Enos, kaj Tarynn Nago. De la originaj kvar, sole Ryan Higa estas konstante rolulo en Nigahiga-aj videoj. Ofte aliaj YouTube steluloj (ekzemple Kevin Wu) estas prezentitaj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La unuaj videoj sur Nigahiga estis de Ryan kaj Sean lipoakordigantajn popularajn kantojn. Rapide, ili komencis estigi aliajn specojn de videoj, kiuj inkluzivas parodiojn kaj originajn videojn. Hodiaŭ Nigahiga kreas originajn kantojn, mallongajn filmojn, kaj daŭras antaŭan serion, kiel Kara Ryan, la Kiel Esti... serio kaj Filmoj en Minutoj.