Palmoleo
Palma oleo aŭ palmoleo estas elgajnebla el la fruktokerno kaj grajnoj de palmolearboj (Elaeis guineensis), kiuj estas kultivataj en la tropikoj. Oni povas ekstrakti el 100 kilogramoj da fruktaro ĝenerale 22 kilogramojn da palma oleo kaj 1,6 kilogramojn da palma grajna oleo. La oleo kiel kokosa oleo apartenas al la laŭraj oleoj, tio estas ĝi enhavas grandan proporcion de saturita laŭra acido.
La palmo povas produkti 7 250 litrojn da oleo je hektaro.
Ĝi uzatas kiel bazmaterialo por la produktado de margarinoj, dolĉaĵoj kaj pret-nutraĵoj kaj kosmetikaĵoj, same kiel por teknikaj grasaĵoj. Palma oleo estas riĉa je olefinoj kaj konvenas por produkto de biodizeloleo. La oleo el la grajnoj estas uzata nur por sapo.
La oleo kaj la frukto havas oranĝeruĝan koloron pro ties granda karoten-enteno. Ĉe la plu-prilaboro al nutraĵa oleo, la palma oleo estas blankigata por faciligi la konservon, tiu prilaboro formetas el oleo multe de ĝiaj nutraĵoj. En Afriko kaj Brazilo oni uzas por prepari manĝaĵon la neprilaboritan oleon, kiu havas tre agrablan guston, iom similan al olivoleo, sed nefacile konserveblan en malvarmaj klimatoj, ĉar ĝi solidiĝas je 10 °C.
La palma oleo apartenas al la malmultaj solidaj plantaj grasoj (fandopunkto inter 26 kaj 28 °C), kiuj en la necesa kvanto kultivitaj kaj tiel volonte uzatas por produktoj, ĉe kiuj gravas la solideco. Tiel oni povas rezigni pri artefarita solidigo.
La oleopalmo apartenas al oleoplantoj, kiuj devenas el Okcident-Afriko kaj estis pli poste sukcese kultivitaj ĉirkaŭ la Ekvatoro en la tropikaj regionoj.
Al la plej grandaj palmoleaj produktantaj estas Malajzio (ĉ. 50%) kaj Indonezio (ĉ. 30%). Oni dehakis pro tio precipe en Indonezio multan tropikan pluvarbaron.
Ĉe la oleoprodukto estiĝas granda poluakvo, kiu putriĝante eligas metanon al la areo, fortigante la forcejan efikon.