Laŭrata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Laŭra acido)
Saltu al: navigado, serĉo

La laŭrata acido (dodekanoata acido) estas saturita karboksilata acido kun karbonĉeno el 12 karbonaj atomoj. La laŭrata acido apartenas al la grasacidoj. La empiria formulo estas C11H23COOH.

Struktura formulo:

Lauricacid.png

La fandopunkto troviĝas ĉe 44°C. La laŭrata acido transformiĝas en la homa korpo al monolaŭro. Ĝin entenas la grasacidoj de Kokosnukso.

Ĝi troviĝas ankaŭ en la trigliceridoj de la lakto malgrandkvante.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]