Digital rights management

El Vikipedio, la libera enciklopedio

DRM (angle «digital rights management» — cifereca administrado de rajtoj, neoficiale fojfoje «digital restrictions management» — cifereca administrado de limigoj, ruse «ТСЗАП» — teĥnikaj rimedoj de protekto de aŭtorrajtoj) estas teĥnikaj rimedoj uzataj por limigi aŭ malebligi iujn uzmanierojn de verkoj en cifereca formo.

Ekzemploj de DRM[redakti | redakti fonton]

Muzikaj KDoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2005-a aĉetintoj de muzikaj KDoj de «Sony BMG Music Entertainment» malkovris, ke ĉe provo aŭskulti la muzikon en komputilo kun Vindozo, en la komputilon instaliĝas programo, kiu kaŝas sin simile al komputila virusospiona programaro, por gardi la muzikon de kopiado. Baldaŭ aperis kutima fia programaro, kiu uzis tion por kaŝi sin mem.[1][2][3]

Problemoj[redakti | redakti fonton]

Necifereco de homoj[redakti | redakti fonton]

Homo bezonas neciferecan eligon de informoj, en formo de sonoj, bildoj ks. Se oni povas spekti aŭ aŭskulti ion, oni povas ĝin registri aŭ foti ks, eĉ kvankam kvalito malboniĝas. Por kontraŭi tion, oni provis aldoni al la eligaĵo bruon, kiu devis malhelpi pli al registrado, ol al homa perceptado.

Intenca malutilaĵo, malhelpo al laŭleĝaj uzoj[redakti | redakti fonton]

«Free Software Foundation» (per kampanjo «Defective by Design»), «Electronic Frontier Foundation» kaj aliaj kontraŭas aldonon al komercaĵoj de funkcioj destinitaj sole por limigo de ties utileco, ekzemple per malebligo de kopiado, ŝanĝado aŭ legado de dosieroj.

Tiaj iloj, ofte inkluzivataj en (ordinare malliberajn) programojn kaj aparatojn prilaborantajn verkojn,[4] estas lastatempe reklamataj kiel avantaĝoj, ebligantaj spektadon de altkvalitaj filmoj (ekzemple ĉar unu DRM, se ĝi ne povas malebligi kopiadon pro necifereco aŭ aliaj ecoj de la kontakto, intence malbonigas la kvaliton de informoj aŭ tute rifuzas sendi ilin), dum senpere ili estas destinitaj sole por malhelpi certajn agojn pri tiuj filmoj, kaj malhelpas tiujn agojn sen distingi ĉu ili estas laŭleĝaj (ekzemple, pro justa uzo kiel citado, sekurkopiado, transformado en alian informaranĝon, uzado per alia aparato; libereco de la verko, revendo/fordono ktp; aŭ pro leĝa eksvalidiĝo de kopirajto) aŭ ne.[5]

En iuj landoj oni ne rajtas malfunkciigi tian ilon, aŭ produkti ilon por tia malfunkciigo, eĉ se tio estas necesa por laŭleĝa uzo.[6][7] Se malfunkciigi malhelpan ilon kontraŭleĝe estas pli facile, ol laŭleĝe, tiam laŭleĝaj uzoj estas malhelpataj pli, ol kontraŭleĝaj.[8]

Malakordo ĉe kunesto de limigitaĵoj kun pli liberaj funkcioj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2010 la firmao «Sony Computer Entertainment» nuligis en jam venditaj ludkonzoloj «PlayStation 3» la eblon instali GNU-Linuksajn operaciumojn. «Sony» asertis, ke temis pri «sekurecaj kialoj», por protekti la sekurecon de sistemoj de la uzantoj, sed poste konfesis, ke temis pri protekto de ĝia «intelekta proprieto» (pro fuŝeto en la aparato oni sukcesis uzi la funkcion por kompreni, kiel laŭvole instali programojn en ĝian ludan parton). Kelkaj uzantoj ekprocesis kontraŭ «Sony», citante, ke «Sony» forte reklamis la funkcion, ke multaj posedantoj de la ludkonzolo aĉetis ĝin ĝuste pro tiu funkcio (interalie por konekti grandan kvanton de la ludkonzoloj por ricevi malmultekostan esploran komputilgrapolon[9]), kaj ke reprezentantoj de «Sony» plurfoje certigis la aĉetintojn, ke tiu funkcio ne estos forigita.[10][11][12]

Postulo de io cetere akcesora[redakti | redakti fonton]

Krom tio, iuj el la iloj postulas, ke oni uzu specialan komputilan programon, aŭ havu retkonekton, eĉ se tiu programo aŭ retkonekto ne rilatas al uzo de tiuformaj verkoj.[13] Tiam, sole pro la DRM, la verkoj povas esti uzeblaj ne per ĉiuj komputiloj aŭ operaciumoj[14][15] kaj ne en ĉiuj lokoj kie tiuspecaj verkoj kutime estas uzeblaj. Se tia ilo postulas por uzado de verkoj ĉiaman aŭ fojfojan retan konekton al iu servilo por certiĝi pri laŭleĝeco de la uzado, tiam kiam la necesa retkonekto aŭ la servilo malfunkcias, la verkokopio fariĝas neuzebla.[16] Se posedanto de la servilo decidas ne plu subteni ĝin, ĉiuj aĉetitaj kopioj tiel protektitaj fariĝas senutilaj.[17][18] Eĉ sen tio provizantoj de tiaj servoj povas ŝanĝi la uzkondiĉojn.[5]

Kontraŭagado[redakti | redakti fonton]

Permesiloj de «Creative Commons» malpermesas apliki al la verko ilojn, limigantajn ies kapablon uzi rajtojn donatajn per la permesiloj.[19] GNU GPLv3 havas kondiĉon, ke nenio licencita per la permesilo estu leĝe konsiderata kiel DRM kiun oni ne rajtas malfunkciigi.[20][21]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://lenta.ru/articles/2005/12/13/drm/
  2. http://lenta.ru/news/2006/01/12/sony1/
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-30. Alirita 2011-07-13.
  4. http://www.linux.com/archive/articles/54587 (anglalingve)
  5. 5,0 5,1 https://www.eff.org/pages/customer-always-wrong-users-guide-drm-online-music
  6. http://arstechnica.com/tech-policy/news/2012/03/stop-innovating-please-kaleidescape-loses-dvd-ripping-case.ars
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-10. Alirita 2012-03-13.
  8. Greenpirate (1-a de aprilo 2012). How Adobe DRM Requires People to Pirate Library Books (angle). TorrentFreak. Alirita la 2-a de aprilo 2012.
  9. http://www.unh.edu/news/cj_nr/2008/june/ds17space.cfm
  10. http://www.groklaw.net/article.php?story=20110218181557455
  11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-17. Alirita 2011-07-13.
  12. http://arstechnica.com/gaming/news/2010/04/ps3-linux-support-removal-begets-class-actin-lawsuit.ars
  13. enigmax (2-a de aprilo 2012). New Xbox DRM Will Require Always-On Internet (angle). TorrentFreak. Alirita 2-a de aprilo2012.
  14. http://wesleytech.com/why-is-netflix-ignoring-linux/2072/
  15. http://www.techrepublic.com/blog/opensource/the-netflix-linux-conjecture-how-netflix-snubs-the-linux-community/1745
  16. http://www.escapistmagazine.com/news/view/98927-Ubisoft-DRM-Authentication-Servers-Go-Down
  17. https://archive.is/20120529125546/www.wired.com/listening_post/2008/04/microsoft-pulli/
  18. http://www.techdirt.com/articles/20111031/13425616573/ding-dong-another-drm-is-dead-with-it-all-files-you-thought-you-bought.shtml
  19. http://wiki.creativecommons.org/Baseline_Rights
  20. http://www.gnu.org/licenses/gpl-faq.html#DRMProhibited
  21. http://www.gnu.org/licenses/gpl.html#section3

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • La rajto legi
  • Trusted Computing («Fidinda komputado») protektas komputilon de agoj, ne aprobitaj de ĝia posedanto ĝia produktinto, do ĝi povas protekti informojn ekzemple de agoj de fia programaro kaj de la posedanto mem de la komputilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]