Mihály Réz
Etoso
Mihály Réz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de septembro 1878 en Cipău |
Morto | 26-an de majo 1921 (42-jaraĝa) en Ĝenevo |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto |
RÉZ Mihály (re:z) estis hungara juristo, universitata profesoro, ano korespondanta de MTA(1909) naskita en Maroscsapó la 16-a de septembro 1878 kaj mortinta en Ĝenevo la 26-an de majo 1921.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Mihály Réz studis juron en Koloĵvaro, Bp. kaj Berlino. En 1910 li kvalifikiĝis kiel privatprofesoro. En 1901 li estis ĉefoficisto en Dicsőszentmárton, poste de 1907 profesoro en Luterana Jura Akademio (Eperjes), de 1913 en Koloĵvaro. En 1921 li estis la gvidinto de la hungara sekretariejo apud la ĉefsekretaro de la Ligo de Nacioj.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- A kiegyezésről (Bp., 1905);
- Magyarország és Ausztria közjogi viszonya (Bp., 1910);
- Közjogi tanulmányok (Bp., 1914);
- A történelmi realizmus rendszere (posztumusz kiadás, Bp., 1923).