Sándor Báróczi
Aspekto
Sándor Báróczi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1735 en Șpălnaca | |
Morto | 24-an de decembro 1809 (74-jaraĝa) en Vieno | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | alkemiisto poeto korpogardisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
BÁRÓCZI Sándor (pro. ba:ro:ci), Bárótzi estis hungara verkisto, tradukisto naskita en Ispánlaka la 11-an de aprilo 1735 kaj mortinta en Vieno la 24-an de decembro 1809.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Báróczi studis en kolegio de Nagyenyed kaj li paŝis en la servon de la kancelario de Transilvanio. De 1760 li estis ano de la hungara nobela gardistaro en la kortego de Vieno, de 1802 kolonelo. Li pensiuliĝis en 1806. Li tradukis el germana kaj franca lingvoj (Kassándra, I–VII., Bécs, 1774, Calprenède francaj romanoj; Erkölcsi mesék, Bécs, 1775, Marmontel el franca).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- A védelmezett magyar nyelv (Bécs, 1790);
- Minden munkái (I–VIII., B. életrajzával és arcképével kiadta Kazinczy Ferenc Pest, 1813–14).