Jill Wagner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jill Wagner
Persona informo
Jill Wagner
Naskonomo Jillian Suzanne Wagner
Naskiĝo 13-an de januaro 1979 (1979-01-13) (45-jaraĝa)
en Winston-Salem
Lingvoj angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Nord-Karolina Stata Universitato • Barbizon Modeling and Acting School • Ledford Senior High School vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoro • televida personaĵo vd
Aktiva dum 2003– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jill Suzanne WAGNER (naskiĝis la 13-an de januaro 1979 en Winston-Salem, Nord-Karolino) estas usona aktorino.

Ŝi studis en la North Carolina State University en 2001 kaj iĝis bakalaŭro pri manaĝado. Ŝi unuafoje rolis en 2003 en la MTV-serio Punk’d. En 2006, ŝi aperis kiel Krista Starr en la serio Blade.

En 2005 ŝi estis modelino por la usona aŭtomobilo Mercury, en 2006 ŝi aperis en la usona eldonaĵo de FHM.

Ŝi gastrolis en la kvara jarkolekto de Stargate Atlantis kaj en la 7-a serio de la 3-a jarkolekto de Monk.

En 2011 ŝi ludis mallongtempan figuron de Kate Argent en serio Teen Wolf.