Baziliko Sankta Maria de la Anĝeloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baziliko Sankta Maria de la Anĝeloj
papa baziliko • sanktejo • malgranda bazilikokristana preĝejo [+]

Koordinatoj43° 3′ 30″ N, 12° 34′ 50″ O (mapo)43.05833333333312.580555555556Koordinatoj: 43° 3′ 30″ N, 12° 34′ 50″ O (mapo)

ArkitektoGaleazzo Alessi

Estiĝo1569
Poŝtkodo06081 [+]
Map
Baziliko Sankta Maria de la Anĝeloj

Vikimedia Komunejo:  Santa Maria degli Angeli (Assisi) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Lando  Italio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii, iv
Fonto 990
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 43° 3′ 30″ N, 12° 34′ 50″ O (mapo)43.05833333333312.580555555556
Registra historio
Registrado 2000  (24-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Italio

Baziliko Sankta Maria de la Anĝeloj (Italio)
Baziliko Sankta Maria de la Anĝeloj (Italio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La Baziliko Sankta Maria de la Anĝeloj (itale Basilica de Santa Maria degli Angeli) estas preĝejo situanta en la plataĵo ĉe la monteto de Asizo (Italio), en la submunicipo Santa Maria degli Angeli.

La baziliko estis konstruita inter 1569 kaj 1679 fermante ĉirkaŭante etan preĝejon de la 9-a jarcento, la Portiunkulo, la plej sankta loko por la franciskanoj. Estis tie, kie la juna Francisko el Asizo eltrovis sian mision kaj rifuzis la mondumaĵojn por vivi en la malriĉeco inter la malriĉuloj kaj ekigis la franciskanan movadon.

La 11-an de aprilo 1909, la preĝejo estis rangigita de la papo Pio la 10-a al «patriarka baziliko kaj papa kapelo».