Beluĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun belugo (huso huso), kiu estas specio de fiŝo: vidu huzo
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Beluĥo

Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Cetacoj Cetaceae
Familio: Monodontidae
Genro: Delphinapterus
Specio: D. leucas
Delphinapterus leucas
(Pallas, 1776)
Konserva statuso
Vivregiono de Beluĥo
Vivregiono de Beluĥo
Vivregiono de Beluĥo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Beluĥo (formo pli proksima al la origina rusa etimo) aŭ (pro la formo enirinta en iujn lingvojn pro misliterumo, kiun kaŭzis prononca proksimeco inter la rusaj vortoj белуга [beluga], belugo, specio de huzo, kaj белуха [beluĥa], beluĥo) belugo (Delphinapterus leucas) estas cetaco, kiu loĝas en la Arkto. Ĝi estas nomata ankaŭ Mara kanarioBlanka baleno. Plenkreskaj beluĥoj estas facile identigeblaj disde ceteraj balenoj per la blanka koloro de la korpoj, kio klarigas la originan nomon (en slavaj lingvoj la radiko "бел-" [bel] signifas blanka).

Priskribo de la korpo[redakti | redakti fonton]

Beluĥido estas 1,5 metrojn longa kaj 80 kilogramojn peza. Ĝia haŭto estas mallume bruna kun roza nuanco. Juna beluĥo havas pli palan haŭton. La longeco de plenkreska beluĥo estas inter 3 kaj 5 metroj, kaj ĝia pezo inter 400 kaj 1.600 kilogramoj. La haŭto de plenkreskulo estas blanka aŭ blanka kun flava nuanco. Beluĥoj havas 16-22 dentojn.

Beluĥoj ne havas dorsan naĝilon aŭ dorsan kreston. Multaj beluĥoj havas longajn cikatrojn sur sia haŭto pro atakoj de polusaj ursoj.

Konduto[redakti | redakti fonton]

Beluĥoj estas tre sociemaj, vivas en grupoj de 5-20 membroj. Ili ellasas multajn aŭdeblajn bruojn en la formo de knaroj, klaketoj kaj ploregoj. Beluĥoj ankaŭ partoprenas en gardista saltado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]