Budatína kastelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Budatína kastelo
(Budatínsky zámok)
kastelo
Budatína kastelo, Novembro 2005
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Žilina
Distrikto Žilina
Urbo Žilina
Urba parto Budatín
Supermara alteco 320 m s. m.
Koordinatoj 49° 14′ 11″ N 18° 44′ 02″ O / 49.23639 °N, 18.73389 °O / 49.23639; 18.73389 (mapo)
Estiĝo 13-a jarcento
Por publiko publike alirebla
Plej facila aliro urba parto Budatín
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Budatín Castle
Portalo pri Slovakio

Kastelo Budatín (origine burgo, poste rekonstruita al kastelo) situas en Budatín, urba parto de Žilina, ĉe kunfluejo de Váh kaj Kysuca. Ĝi estas konservita kaj alirebla al publiko. En ĝi estas sidejo de Váh-basena muzeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estiĝis kiel gardburgo en dua duono de 13-a jarcento. Ĝi estas konstruita sur roka ŝelo en strategie grava loko, ĉe travadejo de kunfluejo de riveroj Váh kaj Kysuca, kie estis pagata limimposto. Gravecon de la kastelo emfazadis ankaŭ ega fortikaĵo. Bazo de la burgo estis granda cirkla loĝturo en ŝtona fortikaĵo, kies fundamento ĝisrestis ĝis nuntempo kaj kreas karaktarizan silueton de Budatína kastelo. Origine reĝan citadelon akiris komence de 14-a jarcento Mateo Csák. Kun liaj militiroj kaj koncepto de defendado rilatas ankaŭ fortikigo de la turo per defenda muro kaj konstruo de loĝpalaco en fortikigita spaco. Escepte de suda flanko, defenda muro ĝis nun estas ĉirkaŭo de la kastelo.

Ekde jaro 1487 posedis Budatínon Gašpar Suňog, kiu difinis direkton, kiun sekvis evoluo de la kastelo dum sekvaj jarcentoj. Renesanca modifo de 1551 kunigis unuopajn konstruaĵojn laŭ unueca arkitektura koncepto, kunigante diversajn funkciojn en harmonian tuton, emfazatan ankaŭ deekstere per prilaboro de fasadoj.

Minacoj de turkaj atakoj kaj precipe de internaj bataloj kaj nobelaraj ribeloj, helpis en la unua duono de 17-a jarcento al konstruo de nova renesancia fortikaĵo, kiu estis fortikigita per bastionoj kaj plisekurigis per fosaĵo en nordorienta antaŭkastelejo. En tiu tempo jam iama gotika citadelo estis alikonstruigita al komforta renesancia sidejo kaj plenumis postulojn de komforta loĝado kaj centro de ekonomia enterprenado kaj moderna milita tekniko.

En 1745, en baroka erao, oni foksiĝis pri konstruo de kapelo. Samtempe estis finkonstruita ankaŭ konstruajoj de bienkastelo kaj la tuto estis ĉirkaŭita per parko, kiu per sia koncepto kontinuas fasadon de la kastelo.

Post formorto de Suňogoj en la jaro 1798 la kastelon ekposedi Csákoj, kiuj tie ĉi loĝis ĝis 1945. La lasta posedanto estis Gejza Csáky. Dum revolucio 1848/1849 caraj soldatoj en januaro 1849 la kastelon ekbruligis. Detrua fajrego serioze damaĝis konstruaĵajn konstrukciojn kaj internan ekipaĵaron.En 1870 estis la kastelo parte riparita kaj uzata kiel kazerno. De tiu tempo ĝis nuntempo ĝisrestis precpe konstruaĵoj de antaŭkastelejo kun okulfrapaj tiutempaj fasadoj. Lasta kaj plej grava konstrua modifo, kiu donis al la kastelo nuntempan aspekton, okazis en la jaroj 1922 kaj 1923. Ĝia elirpunkto estis historiig-romantikismaj motivoj kaj ĝi efektiviĝis precipe en la subokcidenta parto, kie estiĝis vasta prezenta salono kaj enira loko. Csakyoj ĉerpis precipe de plia malnovaj gotiko-renesancaj feŭdaj konstruaĵoj, kio videblas precipe ĉe prilaboro de plafonoj kaj tegaĵo de ĉambroj.

Renovigo de la kastelo kiel monumento okazis dum 50-aj jaroj de 20-a jarcento kaj respektis konstruaĵajn modifojn de 20-aj jaroj de 20-a jarceto. Ĉea kastela parko estis malpligrandigita pro konstruo de fervojlinio Košice-Bohumín fine de 19-a jarcento kaj pro disparceligo de signifa parto nelonge post dua mondmilito. Dum longa tempo estis la parko neprizorgata. Tamen, fine ĝi estis revivigita kaj a alirebligita po publiko en Septembro 2010.[1]

Kun la kastelo estas ligita, ofte literature prilaborita, legendo pri masonfermita princino.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Na prechádzke po novom parku. sme.sk (2010-09-08). Alirita 2010-09-14.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Budatínsky zámok en la slovaka Vikipedio.