József Mihalik (arthistoriisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Mihalik
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1860 (1860-10-25)
en Hernádszurdok
Morto 2-an de marto 1925 (1925-03-02) (64-jaraĝa)
en Budafok
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Sándor Mihalik
Okupo
Okupo muzeologo
vdr

József Mihalik [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihalik József estis hungara arthistoriisto, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1906). Lia nobela antaŭnomo estis ekde 1914: hernádszurdoki, lia filo estis Sándor Mihalik.

József Mihalik [1] naskiĝis la 25-an de oktobro 1860 en Hernádszurdok. Li mortis la 2-an de marto 1925 en Budafok.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Mihalik post lernado en 1881 ekinstruis en diversaj urboj de Hungara reĝlando. Menciindas, ke li instruis Béla Bartók. Inter 1883-1890 li havis postenon en societo. En 1896 li partoprenis en establo de tutlanda ekspozicio, poste li posteniĝis en muzeo. En 1900 li studvojaĝis en Svislando, Germanio, Francio. En la sekva jaro li ricevis gravan kulturan ŝtatan postenon, kiun li plenumis ankaŭ dum la Hungara Sovetrespubliko. Pro tio li estis baldaŭe forigita el la posteno.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Liptómegye földrajza. A népiskolák III. osztálya használatára (Geografio de Liptó por la 3-a klaso en lernejo), (1884, ankaŭ slovake)
  • Kassa és környéke. Kalauz a turisták számára (Kassa kaj ties regiono. Gvidlibro por turistoj), (1897)
  • A zománcz (La emajlo), (1901)
  • Az ötvösség és a zománc (1913)

Fontoj[redakti | redakti fonton]