Huterano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Huteranoj estas anabaptista eklezio, fondita de Jakob Hutter kaj siaj sekvantoj. Modelo por ili estis Jerusalema prakomunumo. Iliaj doktrino kaj la kredopraktiko ofte devigis ilin elmigri, ekde la fondado de la religio en la jaro 1528 ĝis hodiaŭ. Nuntempe, ĝiaj 45.000 membroj, proksimume (novhuteranoj inkludite) loĝas preskaŭ ekskluzive en Usono kaj Kanado. Ili ankoraŭ parolas la huteranan lingvon, antikva dialekteca formo de la germana, kiel gepatra lingvo.

Vojmontrilo al la fratejo de Oak Bluff.
Huteranaj virinoj dum komuna laboro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La huteranoj instaliĝis dum la reformacia tempo en Moravio, kie la persekutitaj anabaptistoj el Tirolo kaj aliaj regionoj trovis azilon.
Migrado de la huteranoj de 1528 ĝis la elmigrado al Nordameriko en 1874.
Antikva persekutodekreto kontraŭ la huteranoj.