György Haulik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Haulik [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haulik György, konata slave Juraj Haulik estis slovaka-hungara-kroata teologo, pastro, kardinalo, ĉefepiskopo. Lia nobela antaŭnomo estis várallyai [vArajai].

Busto pri György Haulik

György Haulik [1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1786 en Hungara reĝlando en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio). Li mortis la 11-an de majo 1869 en Zagrebo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Haulik apartenis al la slovaka minoritato. Li frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Esztergom, poste li lernis teologion en Vieno. Li pastriĝis en 1811, poste li komencis sian pastran karieron en Komárom. En la sekva jaro li ricevis postenon en la ĉefepiskopeja arkivo, post jaroj li iĝis ĉefepiskopeja notario kaj primasa sekretario. En 1825 li atingis la pastran rangon kanoniko, poste titulara abato, en 1830 titulara episkopo. En la studjaro 1829 li estis dekano en Universitato de Pest. En 1832 li iĝis preposto de Zagrebo, en 1837 en la sama urbo episkopo. En 1845 li ricevis banusajn taskojn, tiutempe li ankaŭ politikadis, li strebis multe pri la kroataj interesoj. Dum la Hungara revolucio de 1848 li sekvis politikon de Josip Jelačić, tial liaj havaĵoj estis forprenitaj fare de la hungara ŝtato. En 1853 lia episkopa seĝo altiĝis al ĉefepiskopa seĝo. En 1856 li estis elektita kardinalo. Li ricevis premiojn en 1849 kaj 1856. Li estis grava patrono de la kroata nacia movado.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Memortabulo pri Juraj Haulik
  • Assertiones ex universa theologia... in regia scient. univers. Pestiensi... (1819)
  • Dictio... quum magistratus academicus neonominatum suum praesidem (Ant. Cziraky) nomine ejusdem regii instituti die 27. Jan. 1829, salutasset, habita (1829)
  • Sermo Pastoralis quem... cum anno 1838... (1838)
  • Rede... gehalten bei Gelegenheit der feierlichen Eröffnung des frommen Institutes der Barmherzigen Schwestern zu Agram (1846)
  • Literae Pastorales... de statu ecclesiae, et fontibus corruptelae moralis ad clerum dioecesanum dimissae (1859)
  • Epistola Pastoralis... super educatione et institutione juventutis (1869)

Fontoj[redakti | redakti fonton]