Gustave Moynier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustave Moynier

Gustave Moynier (naskiĝis la 21-an de septembro 1826, mortis la 21-an de aŭgusto 1910) estis svisa juristo, kiu aktivis en multaj karitataj organizaĵoj en Ĝenevo.

Li estis kunfondinto de la "Internacia Komitato por helpo al la vunditoj", kiu iĝis la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco post 1876. En 1864 li transprenis la postenon de Prezidanto de la Komitato de Guillaume-Henri Dufour, kaj li estis ankaŭ granda rivalo de la fondinto Henry Dunant. Dum sia longa oficado de 46 jaroj kiel prezidanto li faris multon por apogi la evoluon de la Komitato en la unuaj jardekoj post ĝia kreado.

Lia filo Adolphe Moynier ankaŭ estis multjara funkciulo de la Internacia komitato de la Ruĝa Kruco: inter la jaroj 1898 ĝis 1918 kiel trezoristo de la komitato. En tiu funkcio la filo en 1918, fine de la Unua Mondmilito, kunsubskribis la alvokon de la Internacia Ruĝa Kruco kontraŭ la uzo de venenaj gasoj,[1] kaj dek jarojn antaŭe partoprenis en la 4-a UK en Dresdeno dum somero 1908, kiel oficiala reprezentanto de la Internacia Ruĝa Kruco, ĉeestante eksperimenton de ekzerca flegado de diverslingvaj vunditoj - ordonoj, demandoj kaj aliaj estis farataj sole en Esperanto, ksj partoprenis 50 portilistoj kaj multaj militaj kuracistoj en la korto de la Saksa Ruĝa Kruco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]