Muzeo Sankta Rajmondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Sankta Rajmondo

La Muzeo de Sankta Rajmondo (okcitane Musèu de Sant Ramon gastas ĉe la antikva universitara kolegio Sankta Rajmondo de la 16-a jarcento situanta en Tuluzo, Francio. Antaŭe venis al ĝi studentoj el diversaj regionoj por studi en Tuluzo juron, teologion, medicinon. Ĝi apudas al la Baziliko Sankta Sernino. La muzeo ekmalfermiĝis al la publiko la 8-an de majo 1999, post kvarjara renovigado.

La muzeo havas kolekton de sarkofagoj. Ĝi ankaŭ posedas plurajn objektojn el la epoko de la tektosaĝaj volkoj, de la visigotoj kaj de la gaŭla-romia periodo. Kolekto de romiaj bustoj eltrovitaj en la ruinoj de la romia vilo de Chirigan de Martras Tolosana estas ankaŭ videbla.