Przewalski-gazelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Przewalski-gazelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Antilopenoj Antilopinae
Genro: Procapra
Specio: P. przewalskii
Procapra przewalskii
Büchner, 1891
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Przewalski-gazelo (Procapra przewalskii) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj troviĝas en Ĉinghaj, Gansu, Ŝinĝango kaj la Interna Mongolio de Ĉinio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio aspekte similas al la tibeta gazelo (Procapra picticaudata), sed ĝiaj kvar membroj kaj kornoj estas pli maldikaj ol tiuj de la tibeta gazelo, kaj la kornoj havas okulfrapajn transversajn eĝojn. Ĝiaj mallongaj kornoj kurbiĝas unu kontraŭ alia ĉe la pinto. Ĝia nazosto estas inallarĝa kaj ĝia fina parto pli maldika, kie ne troviĝas kavetoj. Somere ĝiaj mallongaj kaj brilaj haroj estas sablofiavaj kaj iom okraj, vintre brunflavaj aŭ laktblankaj. La gorĝo, abdomeno kaj internaj flankoj de la kvar membroj estas blankaj. Ĝi havas vizaĝan glandón. Ĝi longas ĉirkaŭ 100 centimetrojn, pezas 15 kilogramojn kaj altas 50'centimetrojn. Nur la maskla gazelo portas kornojn.

Vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiuj palearktisaj bestoj vivas en duondezertaj herbejoj. Vintre ili horizontale translokiĝas suden' al lokoj, kie ne estas neĝo aŭ maldikas neĝtavolo, sed abundas akvo kaj herboj. En la fino de printempo kaj komenco de somero ili revenas norden.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La gazeloj ŝatas loĝi grupe. Dekoj aŭ centoj da gazeloj grupiĝas kaj aktivadas kune. Ili kuras rapide kvazaŭ flugante. Ili estas singardemaj, havas akrajn okulojn kaj orelojn, sed neakran flaradon. Ili manĝas junajn branĉojn, tigojn kaj foliojn de sablaj plantoj. Vintre ili manĝas velkintajn herbojn kaj foliojn. Post manĝado ili trinkas akvon. De decembro ĝis januaro de la sekvanta jaro, ili estas en la oestro. Tiam inter la masklaj gazeloj okazas ne tre intensa lukto. En majo kaj junio la femala gazelo naskas idojn, ĉiufoje unu, iafoje du. Post tio la masklaj gazeloj forlasas la grupon kaj formas inter si alian grupon. Kiam venas alia oestro, ili ree formas grandan grupon. 3 tagojn post sia naskiĝo, la gazelidoj povas rapide iri sekvante sian patrinon; post 2-3 monatoj ili povas kuri tiom rapide, ke preskaŭ neniu besto povas kuratingi ilin. Ĝuste per tiu kapablo ili gardas sin kontraŭ malamiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.