Ray Nagin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ray Nagin (dekstre) kun George W. Bush

Clarence Ray Nagin (naskiĝis la 11-an de junio 1956 en Orleans Parish (Louisiana)) estas la urbestro de New Orleans (Louisiana). Li estis elektita en majo de 2002, sekvinte Marc Morial.

Nagin estis membro de la Respublikana Partio, sed transiris al la Demokratia Partio por kandidatiĝi pri la urbestreco.

Li en 2004 aŭguris 50.000 mortantojn pro la uragano Ivan. Tiam la uragano preteriris la urbon. En 2005 li aŭguris 40.000 mortintojn pro la uragano Katrina. Li ordonis pro tio la evakuadon de la urbo, la 28-an de aŭgusto de 2005, ĉifoje li pravis, ĉar tiel mortis nur kelkcentoj. (La urbo New Orleans situas sub la marnivelo.)

Nagin akiris diplomon en Tuskegee University (1978) kaj M.B.A.-gradon de Tulane University en 1994. Li havas 3 infanojn.