Cervoskarabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cervoskarabo
maskla Lucanus cervus
maskla Lucanus cervus
ina Lucanus cervus
ina Lucanus cervus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Familio: Lukanedoj Lucanidae
Subfamilio: Lukanenoj Lucaninae
Genro: Lukano Lucanus
Lucanus cervus
Linnaeus (1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La cervoskarabo (Lucanus cervus) aŭ kornoskarabo estas la plej konata lukaneda specio.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Cervoskarabo (Lucanus cervus) ♂
Cervoskarabo (Lucanus cervus) ♀

La masklo longas 3,5-8,5 cm, sed la ino estas pli malgranda kaj longas nur 2,5-5 cm. La maskla kapornama "kornaro" estas fakte forte grandiĝinta mandiblo, kiu havas rolon en bataloj kaj luktoj. La grando de la insekto kaj de la mandiblo dependas de la mineraloj kaj nutraĵoj konsumitaj en la larvoaĝo. En la malnovaj kverkoarbaroj oni povas trovi pli grandajn masklojn, ol en junaj arbaroj. La nutrado de la cervoskaraboj okazas strange: ili lekas la sukojn de la - ĉefe - kverko kaj aliaj arboj per siaj malsupraj ruĝbrunaj lipoj. La mandibloj de la ino estas tre fortaj kaj konvenas por maĉi la trunkoŝelon de la arbo, tiel ili povas atingi la dolĉan sukon de la kverko.

Vivloko[redakti | redakti fonton]

Tiuj palearktisaj insektoj estas forte ligitaj al kverkaroj, kie oni povas trovi ilin sur la arboŝeloj, en la arbokrono aŭ sur defalitaj branĉoj. Ili ofte aperas en parkoj, kie kreskas kverkoj. Ili vivas dise en Eŭropo, kutime en la defalfoliaj arbaroj.

Reprodukto[redakti | redakti fonton]

Ili aktivas krepuske, kiam ili vizitas la nutradejojn. La maskloj troviĝas tie kaj ekbatalas: ili turnas sin unu kontraŭ la alia kaj krocigas la kornarojn tiele ke unu povas levi la alian. La celo estas la faligo de la malamiko el la arbo, sed oni forpelas tiam eĉ la inojn. Ili batalas dum horoj, ĝis kiam restas nur unu. La masklo grimpas la inon -ilia kapoj vidas samdirekte - kaj restas en tiu pozicio dum tagoj. Post sukcesa kopulacio, la ino demetas ovojn en putiĝantan arbotrunkon aŭ en teron, proksime al radiko. La larvoj evoluas dum 3-5 jaroj, depende de la nutroriĉeco kaj la temperaturo. La bone nutrita larvo atingas longon de eĉ 10 cm, kaj similas al dika majskaraba vermo. Iom antaŭ la enpupiĝo, ĝi konstruas t.n. puplulilon (pupejon), kaj ĝi pupiĝas en tie. La pupejoj estas ĉiam pli grandaj ol tiuj de la inoj, ĉe la maskloj estas bone videbla la mandiblo, kiu estas direktita al la abdomeno. La skaraboj elpupiĝas aŭtune, sed dum printempo ili restas en kaŝejo. Ili aperas nur en la somera varmo, pli malpli la monato de junio. La maskloj vivas nur tre mallonge, nur kelkajn semajnojn, la inoj vivas pli longe.

Nutraĵo[redakti | redakti fonton]

La plenkreskaj skaraboj lekas la sukojn de la kverko. Nur la ino kapablas antaŭhelpi la nutradon per sia mandiblo, la maskloj devas trovi la fluantajn sukojn. La trovo de la nutraĵo kaj de la inoj okazas per flarado. La larvoj manĝas la lignaĵon de la putriĝantaj arboj (aŭ radikojn de arboj) (ĉefe tiujn de kverkoj).

Noto: oni povas vidi flugantajn cervoskarabojn nur en antaŭtempesta tempo aŭ en kvietaj, varmaj vesperoj.