Diputación de Badajoz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Diputación Provincial de Badajoz (deputitaro aŭ municiparo) estas rega organismo kaj la aŭtonoma administracio de la provinco Badajoz, laŭ tio disponita en la leĝo Ley Reguladora de las Bases del Régimen Local kaj en la Aŭtonoma Statuto de Ekstremaduro. Ĝi estis kreita el la teritoria divido de Hispanio de 1833, kiu tiucele starigis provincon kun ĉefurbo en Badajoz.

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa funkcio de la Diputación estas proponi servojn kiuj ne povas esti administrataj de la municipoj, ĉefe de tiuj plej malgrandaj, kaj kiuj ne estas plenumataj rekte de la diversaj administracioj (regiona kaj ŝtata).