Ignacio Piñeiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignacio Piñeiro
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1888 (1888-05-21)
en Havano
Morto 12-an de marto 1969 (1969-03-12) (80-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo komponistokantoverkistodirigento
vdr

Ignacio Piñeiro, plena nomo Ignacio Piñeiro Martínez (naskiĝinta la 21-an de majo 1888; mortinta la 12-an de marto 1969), estis kuba muzikisto, kiu naskiĝis kaj mortis en Havano, kaj fondinto de la muzikgrupo Septeto Nacional. Oni konsideras lin kiel unu el la plej gravaj elstaruloj de son cubano kaj de ĝiaj variaĵoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ignacio Piñeiro, naskiĝis en Havano la 21-an de majo 1888. Lia infaneco pasis en la populara kvartalo Pueblo Nuevo, kie li pasigis siajn unuajn studojn kaj komencis interesiĝi pri muziko, kiam li kantis en infanĥoroj.

En sia junaĝo, antaŭ de akcepti la muzikon kiel formon de sia vivo, li perlaboris en diversaj laborpostenoj kiel masonisto kaj vendisto de cigaroj. Jam enfandiĝinta en la muzika mondeto de Havano en tiuj jaroj, li muzikis en diversaj popularaj muzikgrupoj kiel Los Roncos kaj Timbre de Oro.

En 1926 li eniris kiel kontrabasisto en la Sexteto Occidente de María Teresa Vera kaj akompanis ŝin al Novjorko.

Septeto Nacional[redakti | redakti fonton]

Kiam li revenis al Kubo en 1927, li fondis la ensemblon Sexteto Nacional. Tiel li nomis la grupon, ĉar li tenis muzikistojn el ĉiuj partoj de Kubo, male al Sexteto Habanero, lia ĉefa okupo kaj kiun li estis fondinta du jarojn antaŭe. Rapide ĉi tiu grupo enradikiĝis en la gusto de publiko pro sia prezenta kvalito kaj sia novspeca repertuaro baziĝanta en la komponaĵoj de Piñeiro.

La Septeto Nacional konsistis el Juan de la Cruz Iznaga, unua voĉo kaj klaveoj; Bienvenido León, dua voĉo kaj marako; Francisco González Solares ("Panchito Chevrolet") ĉe tres cubano; José Manuel Inciarte "El Chino" ĉe la bongoj; kaj Piñeiro mem, kiu ĝin direktis kaj ludis la kontrabason.

En 1928 kaj jaron, post kiam ĝi estis fondiĝinta, la grupo transformiĝis al sepopo, enigante la trumpeton, kaj meze de 1929 ĝi vojaĝis al Sevilla al la Iberamerika Ekspozicio, restante en Hispanujo dum periodo de tri monatoj, realigante diversajn.

Piñeiro forlasis la sepopon en 1935, por reekpreni ĝian direktadon en 1954, laboro kiun li daŭrigis ĝis sia morto en Havano la 12-an de marto 1969.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  • Oni atribuas al li la kreadon de la himno de Asturujo, komponita por omaĝi lian patron, kiu estis asturo kaj estis reveninta al Asturujo por morti.[1]Oni supozas, ke la melodio estis adaptita de unu, kiun kantis polaj ministoj, kiuj iris labori en la minejojn de Cuencas Mineras del Caudal kaj de Mieres komence de la 20-a jarcento.
  • Dum lia vojaĝo al la foirego de Sevilla en 1929 meze de la ŝipveturo mortis la kantisto de la sepopo, José Cheo Jimenez, kaj lia kadavro estis jetata en la maron.
  • Komponisto George Gershwin enigis la rekantaĵon de la kanto Echale Salsita de Ignacio Piñeiro en la Kuban Uverturon en 1932. Kiam Ignacio Piñeiro aŭskultis la verkon de Gershwin kaj oni demandis lin, ĉu li volas jure agi kontraŭ la senkonsulta uzo de parto de lia komponaĵo, Piñeiro respondis: "Para mi es suficiente que el gran Gershwin me haya considerado parte del folklor"[2].
  • Nuntempe ekzistas la "Centro Promotor de la Música Tradicional Ignacio Piñeiro". Tiu ĉi centro, fondita en 1978, havas kiel ĉefa celo konservi kaj prosperigi la tradician popolmuzikon de Kubo. [3]

Komponaĵoj de Ignacio Piñeiro[redakti | redakti fonton]

  • Échale salsita (1930)
  • Mayeya, no jueges con los santos
  • Don lengua
  • A la lae la la
  • Las cuatro palomas
  • Noche de conga
  • Coco mai mai
  • Asturias, Patria querida
  • Mentira, Salomé
  • Dónde estaba anoche (1925)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Asturias, Patria querida"
  2. Por mi estas sufiĉe, ke la granda Gershwin min estas konsiderinta parto de la popolmuziko
  3. http://www.musicaip.cult.cu Sitio web

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Notoj de Jordi Pujols en la TCD 097 Sexteto Nacional Cubaneo Tumbao Cuban Classics 1999