Samantha Fox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samantha Fox
Samantha Fox en la jaro 2005
Samantha Fox en la jaro 2005
Bazaj informoj
Naskonomo Samantha Karen Fox
Naskiĝo 15-an de aprilo 1966 (1966-04-15) (57-jaraĝa)
en Londono
Deveno Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Londono, Granda Britio
Ĝenroj pop-muziko
Profesio modelo, kantistino
Aktivaj jaroj 1986 - nuntempo
Parencaj
temoj
Danuta Lato
Retejo samanthafox.com
Samantha Fox

Persona informo
Dato de naskiĝo 15-a de aprilo 1966
Naskonomo Samantha Karen Fox
Alto 1,55 m
Okuloj verdaj
Haroj blondaj
Naturaj mamoj: jes
Nacieco anglino
Fotografita por magazino Playboy
Rilataj paĝaroj
Samantha Fox ĉe IMDb
vdr
vdr

Samantha Karen FOX (naskiĝis la 15-an de aprilo 1966 en Londono) estas angla fotomodelo, popkantanta stelulino kaj sekssimbolo kiu estis aparte populara en la 1980-aj jaroj.

Samantha Fox estis malkovrita de producento Jon Astrop. Ŝia granda sukceso fariĝas kanto Touch Me (I Want Your Body) (1986).

Ŝi origine famiĝis en Britio kiel nudmama tielnomita tripaĝa knabino en The Sun klaĉgazeto. Ŝiaj bildoj ankaŭ aperis en multaj aliaj publikaĵoj. Ŝi iĝis unu el la plej fotitaj britaj virinoj de la 1980-aj jaroj kaj unu el la plej elstaraj sekssimboloj de la epoko [fonto bezonata].

Ŝi ofte estis komparita kun la itala Sabrina, kiu ankaŭ altiris atenton per sia malkaŝa sekseco kaj malkaŝaj vestaĵoj. Muzikaj kaj klaĉrevuoj ofte markis tiujn kantistojn kiel la konkurantoj de unu la alian.

Sekvas kelke da pluaj kantoj kaj provo sukcesigi la kantistinon ankaŭ en Usono. Tie havis sukceson ekz. kanto Naughty Girls. Sed pluaj sukcesoj ne venis kaj Fox provas vidigi sin en filmo. En la jaro ŝi debutas en filmo The Final Embrace. Post pli longa paŭzo ŝi provas en la jaro 1998 je reveno per albumo 21th Century Fox.

Vidu anakŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]