Tirezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tirezio
rolulo de helena mitologio
Verko Odiseado
Bakĥantinoj
Reĝo Edipo
Metamorfozoj
Antigona
Informoj
Sekso vira
Sankondiĉo blindeco
Okupo seer
Patro Evereus
Patrino Chariclo
Infanoj Daphne • Historis • Manto
vdr

Tirezio (helene Τειρεσίας, latine Teiresias) estis en la helena mitologio filo de Evero kaj Ĥariklo. Li estis bonfama teba divenisto.

Divenistan ingenion li ne havis de naskiĝo. Akiris ĝin onidire, kiam li estis decidonta kverelon inter la plej alta dio Zeŭso kaj lia edzino Hera, pri tio ĉu pli grandan ĝojon el la amo havas viro aŭ virino. Tirezio estis kapabla tiun ĉi kverelon prijuĝi, ĉar li mem en sia junaĝo estis transformita en virinon por tutaj sep jaroj. Tirezio decidis, ke la virino ĉiam avantaĝas, do la gajnon aljuĝis al Zeŭso. Koleriĝinta Hera punis lin pro tiu ĉi verdikto per blindeco. Zeŭso ne povis nuligi sorĉon de alia dio, pro tio li rekompencis Tirezion per donaco de divenista arto. Al tio donis al li longan vivon, sep ĝis naŭ homajn aĝojn.

Sed alia versio prezentas, ke la divenistan kapablon donacis al li diino Atena, kiu blindigis lin pro tio, ke li vidis ŝin en banejo nuda. Post tio, onidire pro amo al lia patrino, ŝi tiel plibonigis lian aŭdokapablon, ke li komprenis eĉ voĉojn de birdoj. Ŝi faris tion, prenante el sia ŝildo serpenton Eriĥtonion kaj ordonante al li delikate leki tirezian orelon kaj per tio fajnigi lian kapablon aŭdi. Krom tio poste la diino donacis al li bastonon, helpe de kiu li povis iradi kiel vidkapablulo.

Tirezio divenis al la reĝo Edipo, kiam tiu serĉis murdiston de la reĝo Lajo kaj signis Edipon mem patromurdinto kaj edzo de propra patrino.

Seneraraj estis ankaŭ liaj orakoloj al Reĝo Kreono en la milito de la "Sep kontraŭ Tebo".

Regantino de Tartaro Persefono lasis al Tirezio, kiel al la ununura el animoj de mortintoj, memoron kaj prudenton. Tirezio poste en Tartaro divenis al Odiseo kaj antaŭdiris al li kaj al liaj kunuloj feliĉan revenon hejmen.

Divenistino fariĝis ankaŭ filino de Tirezio nomiĝinta Manto.

Arta prezentado[redakti | redakti fonton]

Tirezia fizionomio estas kaptita sur kelkaj vazaj pentraĵoj kaj aparte sur antikva reliefo Odiseo kaj Tirezio sur sojlo de Tartaro (nun en pariza Luvro).

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Teiresiás en la ĉeĥa Vikipedio.