Muzeo de Bizanca Kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Bizanca Kulturo
Μουσείο Βυζαντινού Πολιτισμού Θεσσαλονίκης
muzeo
Lando Grekio vd
Situo Municipo Tesaloniko
Adreso Λεωφόρος Στρατού
Estiĝo 1994
Koordinatoj 40° 37′ 26″ N, 22° 57′ 18″ O (mapo)40.623922.955Koordinatoj: 40° 37′ 26″ N, 22° 57′ 18″ O (mapo)
Muzeo de Bizanca Kulturo (Grekio)
Muzeo de Bizanca Kulturo (Grekio)
DEC
Muzeo de Bizanca Kulturo
Muzeo de Bizanca Kulturo
Situo de Muzeo de Bizanca Kulturo
Map
Muzeo de Bizanca Kulturo
Retpaĝo http://www.mbp.gr/en
vdr
La Muzeo de Bizanca Kulturo
Ekstera vido

La Muzeo de Bizanca Kulturo (greke: Μουσείο Βυζαντινού Πολιτισμού) estas muzeo en Tesaloniko, Centra Makedonio, Grekio, kiu malfermis en 1994.[1][2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Por desegni la muzeon, fariĝis tutlanda arkitektura konkurso, kiu estis anoncita en 1977. La konkurso estis fine venkita fare de Kyriakos Krokos. La konstruado de la muzeo komencis en Marto de 1989 kaj estis kompletigita en Oktobro de 1993. Antikvaĵoj de la Bizanca kaj Kristana Muzeo en Ateno estis translokigitaj en Junio 1994, kelkaj de ili estis montritaj en inaŭgura ekspozicio de la muzeo, "Bizancaj Trezoroj de Tesaloniko: La Revena Vojaĝo". La muzeo fine malfermis siajn pordojn la 11an Septembron 1994.[3]

Ekspoziciaĵoj[redakti | redakti fonton]

Malfermita en 1994, la muzeo nuntempe havas tri konstantajn ekspoziciojn. La unua, "Fruaj Kristanaj Preĝejoj", enfokusigas  sur la desegno kaj ornamado de preĝejoj en fruaj jarcentoj de kristanismo. "Fruaj kristanaj Urboj kaj Loĝejoj", prezentas flankojn de ekonomia vivo, hejmaj metioj, domoj kaj manĝaĵoj kaj vestaĵoj de fruaj kristanoj kaj fine, "De la Elizeaj Kampoj al la kristanaj Paradizoj" enfokusigas sur tombejoj de fruaj kristanoj, juvelarto, ĉerka arkitekturo kaj pentrarto, religiaj kutimoj kaj argilaj kaj vitraj artaĵoj trovitaj ĉe elkavigitaj tomboj.[4] Komencante en 1998, la muzeo faris edukajn programojn por lernejanoj.[4]

Premioj[redakti | redakti fonton]

En 2005, la muzeo estis premiita de la Konsilio de Eŭropo pere de la Muzea Premio de Eŭropo.[3][5]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Museum of Byzantine Culture en la angla Vikipedio.