Walter Winchell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Winchell
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1897 (1897-04-07)
en Nov-Jorko
Morto 20-an de februaro 1972 (1972-02-20) (74-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo prostata kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo televida prezentisto • ĵurnalisto • radio-prezentisto • aktoroscenaristo
vdr

Walter Winchell (naskiĝinta la 7-an de aprilo 1897, mortinta la 20-an de februaro 1972) estis usona ĵurnalisto kaj radiokomentisto de klaĉaj programoj.[1]

Li ekkarieris en teatra trupo de varieteoj nome "Newsboys Sextet". Li ekis al ĵurnalismo per enmeto de recenzoj pri la ludado de tiu trupo en gazeto kiaj Evening Graphic en 1924 kaj estis dungita la 10an de junio 1929 fare de New York Daily Mirror kie li fine iĝis aŭtoro de sia unua klaĉa kolumno,[2] titolita On-Broadway. Li uzis sian danĝerajn informojn el fidindaj fontoj por premi famulojn kaj eĉ por ĉantaĝi ilin iel.[3]

Lia gazeta kolumno estis vendita en ĉirkaŭ 2,000 gazetoj tutmonde, kaj estis legita de ĉirkaŭ 50 milionoj da personoj ĉiutage el la 1920-aj jaroj ĝis la komenco de la 1960-aj jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Obituary Variety, 23a de Februar0, 1972, paĝo 71.
  2. The Age of Winchell (2001). Alirita 19a de Februaro, 2015.
  3. Walter Winchell (1897–1972) – Find A Grave Memorial