Kastelo de Nitra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Nitra

Rigardo al Nitra Kastelo de supre

Rigardo al Nitra Kastelo de supre
burgopalaco
Alternativa nomo Nitriansky hrad, Neutraer Burg
Geografiaj informoj
Lando Slovakio Slovakio
Geografia situo 48° 19′ 6″ N, 18° 5′ 11″ O (mapo)48.31833333333318.086388888889Koordinatoj: 48° 19′ 6″ N, 18° 5′ 11″ O (mapo)
Kastelo de Nitra (Slovakio)
Kastelo de Nitra (Slovakio)
DEC
Kastelo de Nitra
Kastelo de Nitra
Situo de Kastelo de Nitra
Map
Loko Nitra
Konstruita 2-a jarmilo
Retadreso http://www.nitrianskyhrad.sk/
vdr
Rigardo al Nitra de supre

Kastelo de Nitra (slovake Nitriansky hrad) estas kastelo kiu troviĝas en la Malnova Urbo de Nitra, Slovakio. Ĝi estas dominanto de la urbo kaj nacia kultura heredaĵo. Troviĝas sur la monteto de la urbo sur alteco 220 m. Nun ĉi tie troviĝas sidejo de la Eparkio de Nitraen. [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 8-a jarcento ĉi tie ekformiĝis Nitra reĝlando. Monteto protektita per rivero de tri flankoj estis ege taŭga loko por konstrui urbon ĉi tie. Post la inkludo de Nitra reĝlando al Grandmoravia imperio urbo Nitra iĝis grava administra centro kaj estis multe plibonigita kaj pligrandigita.

La centro de la kastelo estas la Baziliko de sankta Emeramo kiu aperis en skribfontoj en la 11-a jarcento, ĝis nun ekzistanta. Dum la invado de Mongoloj en 1241 jaro la kastelo de Nitra jam estis bone konstruita fortikaĵo, kiu sukcese kontraŭstaris la invadojn. En la 16-a jarcento dum turkaj invadoj la kastelo estis denove amplifita. Aperis renesanca palaco kaj interna pordego. La aliaj partoj de la Katedralo estas gotikaj, nome Supra Preĝejo konstruita en la 14-a jarcento kaj Malalta Preĝejo konstruita en la 17-a jarcento. Origine Palaco de Episkopo akiris sian nunan barokan aspekton en la 18a jarcento. Estas ankaŭ konserviĝintaj partoj de la kastelaj fortikaĵoj, ĉefe kreitaj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj.

Multe da superkonstruaĵoj kaj rekonstruadoj ŝanĝis la originan aspekton de la kastelo. La Baziliko de Sankta Emmeram estas la plej proksima al sia unua aspekto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]