Duderstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La turo de Duderstadt

Duderstadt estas malgranda, pitoreska mezepoka „perlo" de la germana konstruarto, preskaŭ ne detruita dum la militoj. Ĝi ankaŭ grandparte konservis sian aspekton tra la prosperaj jaroj de la germana „ekonomia miraklo" de la 50aj jaroj. La malcentra situo tuj apud la „fera kurteno" malhelpis la konstruadon de modernaj betondomoj kaj malkonstruadon de malnovaj trabfakaj domoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbaspekto montras grandan pasintecon. La fondado de la urbo kuŝas en la mallumo de la pasinteco. Arĥeologiaj elfosadoj pruvas, ke jam en paleolitiko homoj setlis ĉi tie. En la jaro 929 p.k. la loko estas unuafoje menciita en dokumentoj. Tiam la reĝo Henriko 1-a donacis siajn heredan posedaĵon Duderstadt al sia edzino Mathilde. La hodiaŭaj vizitantoj de Duderstadt povas rigardi grandajn partojn de la iam 1700m longa urbomuro kaj la tutan mezepokan remparoringon ĉirkaŭ la urbomuro. La stratoj kaj stratetoj de la urbokerno sekvas la ovalon de la ĉirkaŭanta urbomuro.

La urbodomo estas unu el la plej malnovaj en Germanio. Sur firma soklo el hela sabloŝtono de la regiono kuŝas tritura fakkonstruaĵo el kverkaj traboj. La kerna konstruaĵo estas el la jaro 1302, la suda alo de 1432, la nuna trabfakaĵo el 1530 kaj la impona tegmentita ekstera ŝtuparo el la jaro 1674. La konstruaĵo unue servis kiel magazendomo de la mezepokaj komercistoj. La urbo situas ĉe la kruciĝo de la komercaj vojoj. La domo tiam havis la nomon Couphus. Tiam la homoj en tiu regiono ankoraŭ parolis platdiĉan dialekton. Hodiaŭ nur tre malmultaj scipovas la platdiĉan en la regiono ĉirkaŭ Duderstadt.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Apud la ŝtuparo de la nuna malnova urbodomo eksonas kariljono dumtage post ĉiu plena horo kaj la fama „Anreischke" (prononcu: ,anrajŝke", t.e. platdiĉe por „Andreo") salutas la civitanojn. La prototipo por la ligna figuro estas la legendplena konstrumajstro Andreas (Andreo), kiu en la 15a/16a jarcento migris de urbo al urbo por ripari murojn kaj remparojn. En la jaro 1506 la urba konsilantaro de Duderstadt donas al tiu Andreo la komision konstrui la remparringon ĉirkaŭ la urbomuro. La loĝantoj timis atakon de ekstere. La kamparanoj de la ĉirkaŭejo devis longe kaj forte servuti por konstrui la grandegan, pli ol 3km longan fortikaĵon. Majstro Adreo montris sin brutala urĝanto. La kamparanoj eĉ devis servuti aŭtune dum ilia rikolto. La kolero de la kamparanoj ne direktiĝis nur kontraŭ Andreo kaj siaj deĵorantoj sed ankaŭ kontraŭ iliaj komisidonantoj, la civitanoj de Duderstadt. La sinjoroj-urbanoj ricevis ta nomon „Anreischken" (Andreoj) kiel sinonimon de brutala urĝanto. Tute ne ŝatante tiun mokadon la duderstatanoj skulptis lignan „Andreon", starigis la buston en la turon de urbmura pordego kaj kunligis ĝin al horloĝa mekanismo. Ekde tiam ĉiun horon la kurioza figuro elpaŝas al la turofenestro kaj kapsignas al la kamparanoj irantaj sur Ia foirplaco. La kamparanoj siaflanke simple evitas la mokadon de Andreo preterpasante Ia toron ne dum la apero ĉiuhora de Andreo. Male ili mem komencis moki la urbanojn per laŭta aklamado de mokfrazo en ilia platdiĉa dialekto: Anreis, kumm erut met en Speite, et sit en Ischke in er Goten, stek in dot! (Andreo, venu eksteren kun via lanco, sidas rano en la remparfoso, mortpiku ĝin). Per tiu frazo oni aludas la grandan timon de la urbanoj. En 1829 post la detruado de la pordego la ligna Andreo kaj la kariljono transIokiĝis al sia hodiaüa loko en la urbodomo.

Ne malproksime de la malnova urbodomo staras sur la plej alta punkto de la mezepoka urbo la gotika preĝejo „St. Cyriakus". En la interno vi povas admiri la valoran triptikon el la 15a jarcento. Tuj malantaŭ „St. Cyriakus" staras la iama lernejo por knaboj: bela baroka trabfaka domo el la jaro 1767. Hodiaŭ ĝi enhavas la regionan muzeon. Oni ekspozicias historiajn vestaĵojn, meblojn kaj metiojn el la regiono. Se vi iomete interesiĝas pri floroj kaj plantoj ne preterlasu la muzean ĝardenon. Multaj sovaĝaj kaj malnove kultivitaj plantoj kreskas tie. Tabako kaj izatido memorigas la vizitantojn, ke Ia regiono iam estis fama pro la tabakkultivado kaj fa tinkturejoj.

La urbo Duderstadt vivas ne nur de sia fora pasinteco. En 1994 Duderstadt gastigis la landan ekspozicion „Naturo en urbokonstruado". Sur vasta tereno apud la malnova remparo estas konstruitaj ekologiaj loĝdomoj. En apuda parko servas akvoludoj kaj lignaj ludiloj, herbejoj kaj vojoj kaj terenoj por sportumi.[1]

Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/12, paĝo 14: Duderstadt preskaŭ nekonata verkita de Wolfgang Bohr.