Sanprotekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sanprotekto laŭ ĉina tradicia medicino.

Sanprotekto en printempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la ĉin-medicina teorio la homoj konkordas al la ĉielo. En printempo ĉio en la mondo revigliĝas, la pozitiva faktoro jang en la homa korpo komencas disvolviĝi, kaj la vitala energio kaj sango cirkulas en ĝi pli vigle. Tial en printempo oni devas konkordi al la natura leĝo en la ĉiutaga vivo, manĝado, humoro k.a. Oni devas observi tiun leĝon, por ke la rilato inter homoj kaj klimato estu en ekvilibro cele al efika san-protektado.

En printempo oni sentas sin laca, dormema kaj malvigla. Vintre pro ekscito de malvarmo malpliiĝas la sango cirkulanta en la haŭtaj kapilaroj kaj pliiĝas la sango cirkulanta en la cerbo kaj visceroj, sed printempe pro leviĝo de la temperaturo dilatiĝas la haŭtaj poroj, kien cirkulas pli multe da sango, dum la oksigeno liverita al la cerbo kompare malpliiĝas, kaj sekve de tio aperas la supre menciitaj fenomenoj. Por likvidi ilin unue oni devas frue enlitiĝi kaj frue ellitiĝi kaj havi ankaŭ sieston. Due, oni devas ventoli la ĉambron por teni sufiĉe da oksigeno en gi, ĉar malpliiĝo de oksigeno kaj pliiĝo de karbona dioksido kaj aliaj malutilaj gasoj faras la homojn dormemaj. Trie, oni devas fari pli da sportoj. Sed dum sportado oni devas movi sin malrapide kaj milde. Tiam estas rekomendinda promenado eksterdome en lozaj vestoj, kiu tre helpas al utiligo de oksigeno kaj al digestado. Oni devas promenadi kviete, senzorge, kaj dum promenado oni povas froti siajn manojn, ritme spirante, knedi la nukon, bruston kaj ventron, frapi la talion, dorson kaj eĉ la tutan korpon. Oni povas promenadi rapide aŭ malrapide, longe aŭ mallonge laŭ sia sanstato, sed neniel estu tro laca. Oni devas promeni konstante por akiri deziratan efikon. En printempo la pozitiva faktoro jango kreskas, dum la negativa faktoro jino kaj malvarmo ankoraŭ ne cedis sian lokon, tiam la frua demeto de vatitaj vestoj estas malutila al la sano kaj povas kaŭzi gripon, trakeiton, pulmiton, epidemian encefaliton, morbilon, parotiditon k.a. La ĉina sanprotekta teorio avertas, ke oni ne devas frue demeti vatitajn vestojn, sed devas porti vestojn laŭ ŝanĝiĝo de la vetero.

Koncerne la dieton, printempe oni devas manĝi pli da nutroriĉaj, facile digesteblaj kaj apetitvekaj manĝaĵoj, kaj ne tro tonikajn kaj tro akrajn manĝaĵojn. Estas tre utile, ke oni konvene uzas vinagron en preparado de pladoj. Fakuloj de ĉina san-protekta teorio opinias, ke la homaj visceroj havas konkordan rilaton kun la kvar sezonoj de la jaro kaj printempo konkordas al la hepato, tial en printempo oni devas doni grandan atenton al hepat-protektado. La funkcio de la hepato ĉefe kuŝas en reguligo de la cirkulado de sango kaj vitala energio. Se la hepato funkcias malbone, do perturbiĝas la cirkulado de sango kaj vitala energio en la tuta korpo, kio kaŭzas hipertension, dismenoreon, perturbiĝon de la funkcio de galdukto kaj digesto kaj aliajn malsanojn, tial bone protekti la hepaton tre utilas al la cirkulado de sango kaj vitala energio. Pere de normaligo de la hepata funkcio reguligi la cirkuladon de sango kaj vitala energio estas unu el la gravaj rimedoj por kuraci multajn malsanojn laŭ la teorio de la ĉina medicino. Printempo ja estas tempo, kiam oni estas facile atakata de diversaj epidemiaj malsanoj. Printempe revigliĝas ĉiuj kreskaĵoj, inkl. de mikroboj kaj virusoj. Pro malboniĝo de la homa sanstato, malordiĝo de la ĉiutaga vivo, oni estas facile atakata de epidemia encefalito, morbilo, parotidito, akuta oftalmito kaj aliaj infektaj malsanoj.

Printempe pro sekeco oni facile suferas de gorĝaj malsanoj. Por preventi la malsanojn, oni devas manĝi pli da rafanoj, bambuaj ŝosoj kaj fruktoj. Kaj plie oni devas ofte ventoli la ĉambron, ŝanĝi vestojn kaj litkovrilojn, malofte viziti publikajn lokojn, gargari sin per milda salakvo kaj manĝi ajlojn. Atakite de parotidito, oni devas ripozi en la lito, trinki pli da akvo, preni manĝaĵojn facile digesteblajn, ne manĝi oleriĉajn kaj akrajn manĝaĵojn nek preni acidajn manĝaĵojn, kiuj ekscitas la parotidojn kaj pligravigas la malsanon.

Sanprotekto en somero[redakti | redakti fonton]

En la sunbrila, varma somero tre viglas la vitala energio jango kaj konkure eliĝas el la homa korpo, dum la vitala energio jino, kaŝiĝanta interne de ĝi, estas ne sufiĉa. Pro manko de la vitala energio en la visceroj, la homa digestado malfortiĝas. Tial por malpliigi varmon interne de la korpo oni devas preni manĝaĵojn, utilajn al la lieno, stomako kaj produktado de la vitala energio. Por kvietigi soifon kaj rezisti kontraŭ sunfrapo oni devas manĝi akvomelonon, supon kun kuiritaj fazeoloj kaj kaĉon el rizo kaj lotussemoj. Somere oni devas preni ĉefe vegetalajn manĝaĵojn, sed malpli da viando, alie kaŭziĝos mukaĵo, kiu malutilas al ĝinglŭa-vojoj, cirkulado de la sango kaj vitala energio. kaj eĉ kaŭziĝos cerbaj kaj kardiovaskulaj malsanoj. Somere oni devas trinki pli da akvo, tamen oni ne devas trinki tro rapide, nek tro multe, nek tro da malvarma trinkaĵo, kiu povas ne nur maldensigi la stomakan sukon, sed ankaŭ malhelpi digestadon kaj mallevi rezistopovon kontraŭ la malsanoj, kaj granda kvanto da malvarma trinkaĵo povas malpliigi sangon en la membranoj de la digestaj kanaloj, kaŭzi akutan gastroenteriton, disenterion k.a. Fakte en la medio de alta temperaturo varma trinkajo estas utila al ŝvitado, disiĝo de varmo en la visceroj kaj post trinkado oni sentas sin komforte. Kvankam malvarmaj trinkaĵoj, precipe la glaciigitaj, povas forporti kvanton da varmo en la korpo, tamen la abrupta ŝanĝiĝo de varmo tre facile kaŭzas perturbon de ekvilibro en la korpo kaj malpli ŝvitigas. Kvankam oni sentas sin komforte, tamen la varmo disiĝas ne multe.

Somere la tago estas longa kaj nokto mallonga. Pro matena malvarmeto iuj ellitiĝas malfrue. Laŭ ĉin-medicina teorio, somere oni devas enlitiĝi kaj ellitiĝi frue konforme al la natura ŝanĝiĝo "La suno leviĝas frue". Se matene oni eldomiĝas frue kaj faras malrapidan kuradon, gimnastikon k.a., tio estas tre utila al la homa sano. Klasikaj medicinaj libroj de Ĉinio konigas, ke somere oni ne devas longe resti sub ombroriĉaj arboj nek sur balkono kaj en dormo oni ne devas lasi malvarman aeron longe blovi el klimatizilo, por ke ĝi ne enpenetriĝu en la homan korpon, ĉar dum ripozo en la malvarmeta loko, kvankam la temperaturo de la haŭto malleviĝas, tamen la natura temperaturo restas senŝanĝa, kaj pro manko de ŝvito la interna varmo ne povas disiĝi, tial oni ofte sentas kapturnon, lacon, malfortecon de la membroj k.a. Kaj pro tio oni facile suferas de malvarmumo, vomado, lakso kaj eĉ apopleksio. Laŭ la teorio pri sanprotektado, la ĉinaj medicinistoj opinias, ke la interua varmo havas striktan rilaton kun la funkcio de la homa koro. Pri tio respondecas ne nur la koro, sed ankaŭ la cerba kortekso kaj eĉ la centraj nervaj sistemoj en la tuto. Tial tre grava estas protektado de la homa koro en somero. Oni devas agi laŭ la natura leĝo en somero por sin teni en konstanta bonhumoro. Se oni estas en konstanta malĝojo kaj depresio, do kaŭziĝas perturbo de la sanga cirkulado kaj eĉ kormalsano. La koro regas internan varmon ŝvitigan. En varma somero oni facile ŝvitas kaj laciĝas. Longa restado en varma loko aŭ sub la suno povas kaŭzi sunfrapon. Tio malutilas ankaŭ al la funkcio de la koro, tial atakite de sunfrapo, oni suferas ankaŭ de subita brustangoro kaj sveno. Tiuj, kiuj suferas pro hipertensio, kormalsano aŭ aterosklerozo, devas doni pli grandan atenton al prevento de sunfrapo. En la fino de somero kaj komenco de aŭtuno la klimato estas humida. Ankaŭ humideco estas patogena faktoro. La homa lieno inklinas al sekeco, kaj se la patogena faktoro atakas la lienon, tio malhelpas ne nur la lienan funkcion, sed ankaŭ la apetiton kaj kaŭzas dispepsion, abdomenan ŝveliĝon, lakson kaj lacon kaj kun la tempopaso okazas muskola reduktiĝo, depresio k.a. Por eviti tiajn simptomojn oni devas sin deteni de ĉagreno kaj kolero, regule aranĝi la ĉiutagan vivon, trinki teon kaj ofte preni kaĉon. Somero estas sezono, en kiu ofte okazas infektaj intestaj malsanoj. Tiam oni devas doni grandan atenton al prevento de bakteria disenterio kaj por preventi la malsanon oni devas manĝi pli da ajloj kaj malpli da malvarmaj manĝaĵoj.

Sanprotekto en aŭtuno[redakti | redakti fonton]

En frua aŭtuno la somera varmo ankoraŭ ne cedas al ĝi kaj oni daŭre sentas netolereblan varmon, pro tio la ĉinoj nomas tian varmon "aŭtuna tigro". En meza aŭtuno la klimato estas agrabla kaj en profunda aŭtuno pro ventado kaj pluvado oni sentas malvarmon.

Aŭtune la aero estas seka. Tage varmas kaj nokte malvarmas. Tiam oni estas facile atakata de akuta seka gripo.

Ĝiaj suferantoj estas turmentataj ne nur de la simptomoj de ordinara malvarmumo, sed ankaŭ de malagrabla sekeco de la gorĝo, naztruoj kaj lipoj, tusado, febro, kapdoloro ktp. La malsano similas al infektiĝo en la supra spira kanalo kaj akuta bronkito.

Laŭ la ĉin-medicina teorio oni opinias, ke aŭtune sekaj kaj varmaj patogenaj faktoroj sin trudas en la homajn pulmojn kaj kaŭzas malsanon. Komence, la malsano estas ne grava. Se oni kuracas ĝin frue, do la malsanuloj facile resaniĝos. Neĝustatempa kaj neĝusta kuracado ofte gravigas la malsanon. Sekve de tio, la patogenaj faktoroj sin trudas en intestojn kaj kaŭzas intestan gripon kaj mallakson. Se la malsano pligraviĝas, ĝi do atakas la hepaton kaj renojn kaj kaŭzas gravan febron, konvulsion, hemoragion kaj aliajn. La ĉin-medicinaj kuracistoj dividas la sekan gripon en la varmetan kaj malvarmetan. Ili opinias, ke en profunda aŭtuno estas malvarmete kaj blovas malvarma vento, oni facile suferas de malvarmeta gripo, pli milda ol tiu en frosta vintro. En suna tago oni facile suferas de varmeta gripo, pli grava ol tiu en malfrua printempo, tial la malsano strikte rilatas al ŝanĝiĝo de la klimato.

Por preventi la varmetan kaj malvarmetan gripojn oni devas fari la jenon:

Aŭtune la vitala energio jango en la naturo tendencas al moderiĝo kaj tiam oni devas en- kaj ellitiĝi frue por retiri la vitalan energion jino kaj eltiri la vitalan energion jango. Samtempe oni devas reguligi la humidecon en la ĉambro. La homoj, kies haŭto estas seka kaj kruda, devas malofte sin bani, sed ofte ŝmiri sin per glicerino kaj aliaj haŭtoprotektaj kremoj.

En aŭtuno oni devas sufiĉe atenti pri sia nutrado, ĉar en somero oni multe trinkas kaj malmulte manĝas. Aŭtune abundas legomoj kaj fruktoj. Tiam, se oni manĝas pli da ili, tio tre utilas por forigi la sekecon de la okuloj, naztruoj kaj gorĝo, krudecon de la haŭto, mallakson kaj aliajn malsanojn. Tiuj, kiuj suferas de la stomaka kaj liena debileco, devas preni la manĝaĵojn kuiritajn anstataŭ krudaj kaj malvarmaj. Oni povas kuiri pirojn kaj manĝi la piran supon. Tio estas tre utila por kuraci sekan gripon kaj sekan tusadon.

Aŭtune oni devas atenti la diversecon de nutraĵoj kaj preni pli da acidaj manĝaĵoj kaj malpli da akraj kaj oleriĉaj por humidigi la pulmojn. Tiam oni povas preni pli da bovlakto, sojfaba lakto, karotoj, tomatoj, piroj, persimonoj, blankaj orelfungoj k.a. kaj malpli da akraj, frititaj kaj rostitaj manĝaĵoj, kiuj kaŭzas pirozon, lipan kaj gorĝan sekecon kaj afton.

En frua aŭtuno oni devas toleri malvarmon kaj eĉ en profunda aŭtuno oni ne devas sin vesti tro dike. Kvankam en aŭtuno la temperaturo iom post iom malleviĝas, preferindas porti kompare maldikajn vestojn por levi la rezistpovon kontraŭ malvarmo. Se oni tion faras, do en malvarma vintro oni povas efike rezisti kontraŭ malvarmo. Kompreneble, tio devas esti konforma al ŝanĝiĝo de la klimato, kondiĉe ke oni ne malvarmumiĝos.

Ja estas vere, ke la plej taŭga rimedo kontraŭ malsanoj estas fizika ekzercado. Aŭtune, en hela tago oni povas fari montogrimpadon, kuradon, naĝon ktp, kio estas utila al la sano de la pulmoj, pligrandigo de la rezistpovo de la organismo kontraŭ seka gripo.

Sanprotekto en vintro[redakti | redakti fonton]

La san-protekta teorio de la ĉina medicino montras, ke vintre ĉio sin kaŝas kaj ankaŭ la vitala energio jino en la homa korpo tendencas al vigliĝo, dum la vitala energio jango malvigliĝas kaj pro tio oni estas facile atakata de multaj malsanoj. Oni devas obei la naturajn leĝojn kaj doni grandan atenton al protekto de jino, ĉar vintro koncernas la renojn, kiuj havas striktan rilaton kun la homaj kresko, generado, fortikiĝo kaj seniliĝo, tial protekto de la vitala energio en la renoj estas bazo de la sano kaj prokrasto de la senileco.

Por toniki la renojn oni devas atenti antaŭ ĉio la regulojn de siaj ĉiutaga vivo, trinkado, manĝado, ripozo kaj laboro.

Por tio la manĝaĵoj ne devas esti tre salaj, ĉar salo malutilas al la renoj. Tiam por modere sin toniki oni povas manĝi bestajn hepatojn kaj renojn, polpon, sepion, angilon, holoturion, sezamsemojn, arakidsemojn, juglandojn, sojfabojn k.a.

Vintre oni devas esti vestitaj dike, ĝustatempe pliigi aŭ malpliigi vestojn laŭ ŝanĝiĝo de la vetero kaj precipe teni la piedojn en varmo. Ĉar la piedkavoj estas malproksimaj de la koro, al ili cirkulas malpli da sango, kaj plie, la tavolo de graso en la piedplatoj estas maldika, pro tio por ili estas malfacile konservi varmon, kaj ili estas facile atakataj de malvarmo. Se la piedplatoj suferas de malvarmo, tio do malutilas al la tuta korpo kaj kaŭzas malvarmumiĝon, doloron en la talio, gamboj kaj ventro kaj eĉ dismenoreon. Tial oni devas varme vesti la piedojn, ofte movi ilin kaj ne longe stari senmove eksterdome. Antaŭ la enlitiĝo oni devas bani siajn piedojn en varmeta akvo kaj forte froti ilin, kio utilas al la sangcirkulado, konservo de varmo, mallaciĝo, dormado kaj rezisto kontraŭ malvarmo.

Oni devas teni sian loĝejon en taŭgaj temperaturo kaj malsekeco, kun aero freŝa kaj oksigeno sufiĉa. Oni devas frue enlitiĝi kaj malfrue ellitiĝi. La ĉiutaga vivo devas esti en ordo.

Necesas preni taŭgajn paŝojn por preventi oftajn malsanojn vintre.

En frosta vintro la haŭto tre facile suferas pro malvarmo kaj pro tio malglatiĝas sangcirkulado, kio facile kaŭzas frostabsceson. Por preventi frostabsceson oni devas aktive partopreni sportojn por fortikiĝo, glata sangcirkulado kaj leviĝo de la rezistpovo kontraŭ malvarmo kaj malsanoj. Vintre oni ne devas porti tre mallarĝajn ŝuojn. Atakite de frosto, la manoj kaj piedoj ne devas esti varmigataj tuj apud fajro nek banataj en varma akvo. Estas popoldiro: efike kuraci somere la malsanojn okazintajn vintre. Por kuraci frostabsceson oni povas somere pisti ajlon, varmigi la pistaĵon sub la suno kaj per ĝi ŝmiri la korpoparton de frostabsceso, tio preventas la recidivon de frostabsceso.

Vintre la malvarma klimato malfortigas la funkciojn de la supra spirkanalo, kaj sekve de tio patogenaj faktoroj, virusoj kaj bakterioj kaŝitaj en la spirkanaloj do atakas la organismon kaj kaŭzas infektiĝon al la supra spirkanalo kaj recidivon de trakeito. Por preventi trakeiton oni devas fari konvenajn sportojn kaj lavi la vizaĝon per malvarma akvo cele levi la rezistpovon kontraŭ malvarmo kaj krome, ankaŭ multe sin sunumi, spiri freŝan aeron, preni malpli da akraj manĝaĵoj, sed pli da nutroriĉaj legomoj kaj fruktoj, kiaj rafano, tomato, piro kaj oranĝo.

Vintre gripo furiozas. Tio estas ĉefa kaŭzo de trakeito kaj graviĝo de iuj malsanoj. Preventi gripon ja estas grave. Jen simpla, tamen efika metodo: fermi la pordon kaj fenestrojn antaŭ enlitiĝo, vaporigi vinagron en poto, por ke la vaporigita vinagro saturu la aeron de la ĉambro. La kvanto de la vaporigita vinagro estas 6-12 ml por ĉiu kubmetro. Faru tion unufoje ĉiutage, po unu horo. Tion faru 3-5 fojojn kontinue.

Vintre la mezaĝuloj kaj maljunuloj devas fari ĉion eblan por preventi cerb- kaj kardiovaskulajn malsanojn. Ili devas doni grandan atenton al evito de malvarmo kaj konservo de varmo, ĝustatempe pliigi kaj malpliigi vestojn, porti malstriktan veston por ke la sango facile cirkuladu, racie reguligi ĉiutagan vivon, ne preni tro da oleriĉaj kaj dolĉaj manĝaĵoj, preni nutroriĉajn kaj delikatajn manĝaĵojn, ne fumi, nek multe drinki, nek tro laciĝi. Ili estu ĉiam kvietaj kaj bonhumoraj, ne koleru, nek malpaciencu, nek mornu. Kaj necesas por ili ankaŭ atenti ŝanĝiĝon de sia malsano, regule viziti kuraciston kaj preni konvenajn medikamentojn por eviti graviĝon de la malsano.

Sanprotekto de maljunuloj[redakti | redakti fonton]

Pro maljuniĝo la organoj de la homoj iom post iom debiliĝas kaj ilia energio malvigliĝas, sekve de tio, la maljunuloj estas facile atakataj de malsanoj, tial bonfarto kaj longviveco estas ilia komuna deziro. La ĉin-medicinaj fakuloj resumis la sanprotektajn metodojn ĉe la maljunuloj en tri partojn. Unue, la maljunuloj devas multe atenti influon de la ŝanĝiĝo de la klimato kaj ekstera medio sur la homa sano. Oni devas observi la regulojn pri ĉiutagaj vivo, laboro, ripozo, en- kaj ellitiĝo kaj preni manĝaĵojn en difinitaj horoj, por ke la biologia horloĝo bone funkciu kaj senileco malfruiĝu. Due, la maljunuloj devas doni sufiĉan atenton al la korpo kaj spirito por esti kaj sanaj kaj viglaj. Laŭ la ĉin-medicina teorio oni devas unue protekti la vitalan energion de la stomako, ĉar la sanaj lieno kaj stomako garantias transportadon de la nutroj al diversaj organoj por doni fiziologian funkcion kaj teni la homan sanon. Por reguligi la vitalan energion de la stomako oni devas doni sufiĉan atenton al la sanprotekto per manĝaĵoj kaj medikamentoj. Oni devas ankaŭ racie uzi sian cerbon, por ke ĝi ne laciĝu, kaj krome oni devas fari la spiritan aktivadon harmonia kaj liberigi sin el ĉia malbona humoro. Kaj trie, oni devas reguligi la visceran funkcion kaj glatigi la ingLŭa vojojn (vojoj por cirkuligi la vitalan energion). Tio estas grava al la homa vivo kaj ankaŭ al la homa sano. Surbaze de la teorio de jino kaj jango oni devas doni la bezonatajn al la korpo, forigi la superfluajn por ĝi kaj glatigi la vojojn por facila irado de la vitala energio kaj likvido de la patogenaj faktoroj. Pro maljuniĝo oni facile suferas de morno, malglata cirkulado de la vitala energio kaj sango, malkompakto de la ostoj. Pro tio oni estas facile atakata de apopleksio, artika malsano, aŭtismo k.a. Tial, kontraŭ ili oni devas preni konvenajn rimedojn kiel eble plej frue. Apopleksio ofte okazas ĉe maljunuloj. Por ĝin preventi kaj kuraci oni devas deteni sin de ĉia malbona humoro, teni sangpremon je modera nivelo, fari sportojn konvenajn por la sano kaj eviti grasiĝon. La manĝaĵoj devas esti hipograsaj, hipokaloriaj kaj hiposalaj, konsistantaj el bonkvalitaj proteinoj, vitaminoj, celulozoj kaj mikroelementoj. Oni devas ĝustatempe kuraci koronarian kormalsanon, diabeton, pulmiton, insuficiencon de la renoj kaj hepato, renan kaj galan litiazojn, inflamon de la urina sistemo ktp.

Artikaj malsanoj kaŭziĝas de degenero de la artikoj pro maljuniĝo. Por preventi kaj kuraci la lumba-vertebrajn malsanojn oni antaŭ ĉio devas atenti sian dieton kaj eviti korpulentecon. La lumboj ne estu atakataj de malvarmo, oni ne devas teni sin en unu sama pozo longtempe. Oni devas ofte ekzerci siajn lumbojn kaj fari memmasaĝon tiamaniere: sidi rekte, malligi la zonon, froti la manojn ĝis varmiĝo, meti ilin ĉe la talion kaj froti ĝin de supre malsupren gis varmiĝo. Por eviti ĉian genuan lezon kaj laciĝon oni ne devas fari longan promenadon, nek longan laŭŝtuparan iradon nek drastan sporton. Por pliigi stabilecon de la genuoj oni povas levi la krurojn, kuŝante surdorse, fleksi kaj malfleksi la genuojn. Oni povas ankaŭ mem masaĝi la genuojn: per la palpa flanko de la fingroj froti la du flankojn de la pateloj kaj per la manplatoj vertikale premi la patelojn. Oni faru tion 60 fojojn ĉiuminute, ne tro forte. Ĉiu ekzerco daŭras 3-5 minutojn. Ankaŭ la malbona humoro estas malutila al la homa sano. Pro tio la maljunuloj devas eviti ĉian spiritan eksciton, spici sian vivon per muziko, fiŝhokado, ktp. kaj partopreni konvenajn sociajn aktivadojn. Krom tio ili devas ankaŭ bone uzi sian cerbon, por ke ĝi laboru vigle. Tio estas utila al la sano fizika kaj spirita de la maljunuloj.