László Tisza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Tisza [lAslO tisa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tisza László estis hungardevena usonana fizikisto, membro de Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj.

László Tisza

László Tisza [1] naskiĝis la 7-an de julio 1907 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de aprilo 2009 en Kembriĝo (Masaĉuseco).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Tisza devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány kaj en Gotingeno. Hejmenveninta al Budapeŝto li kreis disertaĵon. Ekde 1934 li laboris en instituto de Ĥarkivo, ekde 1937 en Parizo. En 1940 li devis rifuĝi de la nazioj al Usono. Inter 1941-1974 li havis postenon en Masaĉuseca Instituto de Teknologio, poste li oficiale pensiuliĝis, sed neoficiale li esploris kaj instruis plu ĝismorte. Li okupiĝis pri kvantuma mekaniko kaj termodinamiko.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • The Thermodynamics of Phase Equilibrium (1961)
  • Generalized Thermodynamics (1966)
  • Integration of Classical and Quantum Physics (1989)

Fontoj[redakti | redakti fonton]