Usona departemento pri laboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona departemento pri laboro
emblemo
flago
ministerio pri laboro • federacia ministerio de Usono
Komenco 4-a de marto 1913 vd
Antaŭe United States Department of Commerce and Labor vd
Geografia situo 38° 53′ 35″ N, 77° 0′ 52″ U (mapo)38.893055555556-77.014444444444Koordinatoj: 38° 53′ 35″ N, 77° 0′ 52″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Frances Perkins Building
Usona departemento pri laboro (Vaŝingtono)
Usona departemento pri laboro (Vaŝingtono)
DEC
Usona departemento pri laboro
Usona departemento pri laboro
Map
Usona departemento pri laboro
Fondinto(j) William H. Taft vd
Ĉefestro(j) Julie Su vd
Filioj Occupational Safety and Health Administration • Buroo pri Labora Statistiko de Usono • Immigration and Naturalization Service • United States Employment Service • Employment and Training Administration • United States Department of Labor Office of Inspector General • Office of Federal Contract Compliance Programs • Office of Disability Employment Policy • Office of Labor-Management Standards • Veterans' Employment and Training Service • Office of Workers' Compensation Programs • Department of Labor Office of Administrative Law Judges vd
Posedatoj Benefits.Gov vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Flago de la usona departmento pri laboro
Frances Perkins Building, ĉefsidejo de la departmento

La usona departmento pri laboro (angle Department of Labor, DOL) estas departmento de la Usona registaro tenanta respondecon pri sekureco en la laborejo, normoj de salajroj kaj laborhoroj, sendungeca asekuro, redungigaj servoj, kaj iuj ekonomiaj statistikaĵoj; multaj usonaj subŝtatoj havas samcelajn instancojn. La estro de la departmento estas la usona ministro pri laboro. La departmento fondiĝis en 1913. Ĝi celas varti, antaŭenigi kaj evoluigi la bonfarton de la rekompencatoj, posten-serĉantoj, kaj emeritoj de Usono; plibonigi laborkondiĉojn; pliigi eblecojn de profitodona dungateco; kaj garantii la pagojn kaj rajtojn labor-rilatajn.

La ĉefsidejo de la departmento estas la konstruaĵo Frances Perkins. Frances Perkins estis la ministrino pri laboro de 1933 ĝis 1945, la unua virina ministro en la historio de la usona registaro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur informoj en la anglalingva Vikipedio.