Saltu al enhavo

Valeria Eisenbart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valeria Eisenbart
Persona informo
Valeria Eisenbart
Naskiĝo 1-an de januaro 1998 (1998-01-01) (26-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Valeria EISENBART (naskiĝis en 1998 en Berlino, Germanio) estas germana ina aktoro, kiu famiĝis ĉefe pro la filmserio Fünf Freunde.

Valeria Eisenbart naskiĝis en 1998 en Berlino kiel filino de Carsten Eisenbart kaj Susanne Eisenbart. En 2007 ŝi partoprenis rolulelekton por la filmo Die Tür, kie ŝi ricevis unu el la ĉefroloj.[1] En 2012 ŝi aktoris en la filmo Fünf Freunde kaj en sekvaj filmoj, kiuj baziĝis sur la porinfana libroserio The Famous Five de Enid Blyton.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. VORGESTELLT: Kleiner Kinostar mit großen Ambitionen (germane) (2010-05-18). Alirita 2016-08-21 .

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Valeria Eisenbart en la germana Vikipedio.