Bobby Henderson
Bobby Henderson | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de julio 1980 (44-jaraĝa) en Roseburg | |
Religio | Pastafarismo vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Roseburg High School (en) - baccalaureate (en) (–1999) Oregona Ŝtata Universitato - fiziko (–2003) vd | |
Profesio | ||
Okupo | akademiulo verkisto fizikisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Fluganta Spagetmonstro ❦ La Evangelio de la Fluganta Spagetmonstro ❦ Pastafarismo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Bobby HENDERSON (naskiĝis la 18-an de julio 1980 en Roseburg, Oregono, Usono) estas usona fizikisto kaj verkisto. Per sia en 2006 publikigita libro The Gospel of the Flying Spaghetti Monster ("La Evangelio de la Fluganta Spagetmonstro") li kreis parodion de pseŭdoreligio, kies konceptoj per la centra motivo de Fluganta Spagetmonstro estas daŭrigata per multaj subtenantoj aŭ "adeptoj". La parodio celas montri la laŭ lia juĝo absurdecon de la religieca koncepto de “inteligenta dezajno”, kiu provas klarigi biologion sen la teorio de evoluado kiun publikigis Charles Darwin. En la publika diskuto en Usono pri postuloj, instrui tiun pseŭdokristanan "koncepton de biologio" paralele al la terorio de evoluado en lernejaj lecionoj de biologio, Bobby Henderson havas klare natursciencan pozicion.
Li studis fizikon en la Ŝtata Universitato de Oregono kaj finis la studon en 2003 per bakalaŭra grado.
Verkaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Gospel of the Flying Spaghetti Monster, eldonejo Harper Collins Publishers (la 7-an de aŭgusto 2006), ISBN 978-0007231607[1]
tradukoj al pluraj lingvoj, inter alie
- germane: Das Evangelium des Fliegenden Spaghettimonsters, eldonejo Manhattan-Verlag 2007, ISBN 978-3-442-54628-2
- france: L'Évangile du Monstre en spaghettis volant, eldonejo Le Cherche midi, la 12-an de marto 2008, ISBN 2749111188