Viktor Jacobi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Viktor Jacobi [jakobi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jacobi Viktor estis hungara komponisto.

Viktor Jacobi

Viktor Jacobi [1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1883 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de decembro 1921 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Viktor Jacobi devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis 2 jarojn en la Muzikakademio ĝis 1905. Jam dum la studentaj jaroj li komponis la unuan opereton sub la hungareco nomo "Jakabfi Viktor". Ĝis la 1-a mondmilito ĝenerale li ĉiujare komponis operetojn, poste li translokiĝis al Usono. Lastfoje en 1920 li vizitis Eŭropon.

Elektitaj (ĉefe operetaj) komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A rátartós királykisasszony (1904) - debuta muzika teatraĵo
  • Leányvásár (1911) - el tio filmoj en 1918, 1941, 1982
  • Szibill (1914)
  • Apple Blossoms (1918)
  • The Half Moon (1920)

Fontoj[redakti | redakti fonton]