Komunumaro Annweiler am Trifels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Annweiler am Trifels
Blazono
Komunumaro Annweiler am Trifels (Germanio)
Komunumaro Annweiler am Trifels (Germanio)
DEC

Map

komunumaro
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Südliche Weinstraße
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo SÜW
Oficiala Municipokodo 073375001
Subdivido 13 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Kurt Wagenführer
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Messplatz 1
76855 Annweiler am Trifels
Demografio
Loĝantaro 17120 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 12′ N, 7° 58′ O (mapo)49.20337.96667Koordinatoj: 49° 12′ N, 7° 58′ O (mapo)
Areo 129,87 km²
Oficiala retejo https://www.vg-annweiler.de/
vdr

La komunumaro Annweiler am Trifels - germane Verbandsgemeinde Annweiler am Trifels - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Südliche Weinstraße ("suda vina vojo") de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, ĉirkaŭ la samnoma urbo Annweiler am Trifels. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 17 120 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Unuopaj membraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

komunumo areo (km²) nombro de loĝantoj
Albersweiler 10,85 1997
Annweiler am Trifels, urbo 39,88 7254
Dernbach 3,86 433
Eußerthal 12,52 910
Gossersweiler-Stein 8,60 1423
Münchweiler am Klingbach 2,14 216
Ramberg 7,75 986
Rinnthal 13,81 689
Silz 8,51 731
Völkersweiler 4,10 575
Waldhambach 3,92 382
Waldrohrbach 5,90 427
Wernersberg 8,03 1097
sume 129,86 17 120

(nombro de loĝantoj fine de la jaro 2022)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]