Abatinejo Gandersheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono[1]

La abatinejo Gandersheim (germane Stift Gandersheim) estas la antaŭaĵo de la hodiaŭa urbo Bad Gandersheim en Malsupra Saksio. Ĝi estis komuna loĝejo de senedzaj nobelaj virinoj, "Frauenstift", sub la gvido de abatino, proksime ligita al la Liudolfidoj. La plena nomo estis Kaiserlich freies weltliches Reichsstift Gandersheim, laŭvorte proksimume "imperia libera sekulara regna fondaĵo Gandersheim", kie "sekulara" signifas ke ĝiaj anoj ne estis monaĥinoj. Ili vivis "dioplaĉan vivon", sed sen religia voto kaj povis forlasi la abatinujon laŭvole. Interalie la abatinujo zorgis pri edukado de nobelaj fraŭlinoj.

La abatinujon fondis en 852 duko Liudolf de Saksio, prapatro de la Liudolfidoj ("Ottonen"). Pluraj dinastianoj estas tie entombigitaj. La liudolfidaj kaj saliaj imperiestroj ofte restadis tie.

Ekde la 13-a jarcento ĝis sia dissolvo en 1802 la abatinujo havis imperian senperecon, la abatino estis Imperia princo. En 1568 la Reformacio igis ĝin protestanta. En 1802 la abatinujo submetis sin al la najbara Brunsvigo-Wolfenbüttel, kun kiu ĝi jam longe havis teritoriajn disputojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. abatinujo Gandersheim, fotoj de Raymond Faure