Barbara Wood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara Wood
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1947 (1947-01-30) (77-jaraĝa)
en Warrington
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Profesio
Alia nomo Barbara Wood vd
Okupo verkisto • romanisto vd
Aktiva dum 1978– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barbara WOOD (naskiĝis la 30-an de januaro 1947 en Warrington proksime de Liverpool, Anglio) estas usona verkistino de historiaj kortezamaj noveloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En infanaĝo ŝi kun la gepatroj kaj kun pli aĝa frato translokiĝis al Usono kaj ekde la jaro 1954, do ekde la aĝo de 7 jaroj, vivas en Kalifornio. Post la mezlernejo en Los-Anĝeleso ŝi aliĝis al la Universitato de Kalifornio ĉe Santa Barbara, sed post unu jaro ĉesis la studadon kaj de tiam dek jarojn laboris en diversaj profesioj kiel sekretariino kaj klinika flegistino.

En 1976 ŝi prezentis sian unuan novelon al eldonejo. Kvankam tiu eldonejo ne akceptis publikigi la verkaĵon, la redaktisto plusendis ŝin al alia eldonisto kiu serĉis novajn aŭtorojn: Harvey Klinger iĝis eldonisto de ŝiaj romanoj ĝis la nuntempo. Ekde la jaro 1980 ŝi profesie vivtenas sin kiel verkistino. Iujn romanojn ŝi ankaŭ publikigis sub la pseŭdonimo Kathryn Harvey.

Ŝiaj romanoj origine verkitaj en la angla grandkvante vendiĝas al vasta publiko, kaj tradukigis al pli ol 30 aliaj lingvoj.