Amatora Atletika Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amatora Atletika Unio
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1888 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Lake Buena Vista
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Amatora Atletika Unio (angle Amateur Athletic Union mallongigita AAU), estas organizaĵo de amatora sporto kun sidejo en Usono. Mult-sporta organizaĵo, la AAU estas dediĉita nur al helpado kaj disvolvigo de amatoraj sportoj kaj programoj de fizika ekzercado. Ĝi asertas havi ĉirkaŭ 670,000 partoprenantojn kaj ĉirkaŭ 100,000 volontulojn.

La AAU estis fondita la 21an de Januaro, 1888, kun la celo kreadi komunan normigon por amatora sporto.[1] Ekde tiam, plej landaj ĉampionecoj en Usono okazis sub la regado de AAU. El ties fondo kiel publike financita organizaĵo, la AAU estis reprezentinta usonajn sportojn ene de variaj internaciaj sportaj federacioj. Ĝi estis krekinta laŭ la jaroj ĝis iĝi unu el la ĉefaj kaj plej influaj asocioj en sia kampo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. William Buckingham "Father Bill" Curtis: Founder of the U.S. Olympic Committee, by Lowell M. Seida (1998)