Owen Lewis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Audœnus Ludovisi
Persona informo
PlumnomoAudœnus Ludovisi
Vera nomoOwen Lewis
Dato de naskiĝo15-a de decembro 1533
NaskiĝlokoLlangadwaladr
Dato de morto14-a de oktobro 1594
MortolokoRomo
Aĝo je morto60
Okupoj kaj profesioj
Okupoepiskopo
Geografio
ŜtatoKimrio
Lingvoj
Denaska lingvokimra lingvo [+]
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Audœnus Ludovisi (vera nomo Owen LEWIS ; naskiĝis la 15-an de decembro 1533 en Llangadwaladr, mortis la 14-an de oktobro 1594 en Romo; vera nomo Owen Lewis) estis kimra episkopo.

Li estis episkopo de Cassano allo Ionio kaj apostola nuncio[1] de Svislando ĝis la jaro 1595, lin sukcedis MS-ro Giulio Caracciolo.[2]; [3]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Llangadwaladr en 1533.[4]

La 3-an de februaro 1588 li estis nomumita episkopo de la Diocezo de Cassano allo Ionio, kaj estis konsekrita episkopo la 14-an de februaro 1588 de la kardinalo Nicolas de Pellevé.

Li forte kontraŭstaris protestantismon. Li studis en la Universitato de Vinĉestro, New College (Nova Kolegio) Oksfordo, kaj poste la Universitato de Douai en Francio, kaj li fariĝis sacerdoto en la Romkatolika Eklezio kaj universitata profesoro en la Fako de Leĝo en Douai; tie li fariĝis kanoniko de la Katedralo Notre-Dame (Nia Sinjorino) de Grâce de Cambrai kaj dekano en Hainault. En sia rolo kiel kanoniko li vizitis plurfoje Romon kie li kunvenis kun la Papo Siksto la 5a kaj poste kun la Papo Gregorio la 13a, kaj li enoficiĝis en kelkaj ekleziaj postenoj.

Li fondis, kun William Allen, du universitatojn: unu en Douai kaj la alia en Romo kaj li dungis sian amikon Morys Clynnog (proks. 1525 - 1581) en la kolegio en Romo. En Milano, inter 1580 kaj 1584, li laboris kiel administranto de la universitato. Li estis varme bonvenigita en Milanon de la Ĉefepiskopo Carlo Borromeo kaj Owen restis kun li kaj lia familio dum periodo. Borromeo mortis en la brakoj de Owen. Aliaj kimroj venis al li en Italio, inter ili Gruffydd Robert (antaŭ 1531 - post 1598).

En Romo li respondecis pro politikoj rilataj al Mari, la reĝino de Skotlando, kaj la Kolegio de Reims. La 3an de februaro 1588 li estis enoficigita kiel Ĉefepiskopo Cassano en la reĝlando de Napoli kaj li estis ordinaciita de Nicolas de Pellevé la 14an de februaro.

Li mortis en Romo la 14-an de oktobro 1594 kaj estis enterigita en la kapelo de la Respektinda Angla Kolegio. En 1595 la teologo Thomas Stapleton, en Parizo, dediĉis lin al sia Promptumium Catholicum.[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pro problemoj rilatigitaj kun nepagaj salajroj al svisaj soldatoj, li ne povis piediradi en la svisa lando; li loĝis en Romo, kie li mortis. Nur post sia morto la Sankta Seĝo enoficigis novan nuncion.
  2. British Consciousness and Identity: The Making of Britain, 1533-1707 angle
  3. The Conquest of the Soul: Confessions, Discipline, and Public Order in ... angle
  4. LEWIS , OWEN , or OWEN , LEWIS
  5. Butler's Lives of the Saints. February angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]