Dalek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dalek
fikcia specio • fikcia grupo
Verko Doctor Who
Informoj
Malamikoj La Doktoro • Dua Doktoro • Sesa Doktoro • Dekdua Doktoro • Milita Doktoro
vdr

La Dalek-oj estas fikcia ekstertera specio de mutaciuloj, ĉefe bildigataj en la brita sciencfikcia televida programo Doctor Who. La Dalek-oj estis konceptitaj de la sciencfikcia verkisto Terry Nation kaj unue aperis en 1963 en la seriaĵo The Daleks, en la ŝeloj desegnitaj de Raymond Cusick.

Dalek

Inspirita de la nazioj, Nation bildigis la Dalek-ojn kiel perfortaj, sengracaj, kaj senkompataj kiborgaj eksterteranoj, kiuj postulas tutan konformadon al sia volo, fiksitaj sur la konkero de la universo kaj la ekstermado de tiuj, kiujn ili vidas kiel malsuperajn rasojn.[1]

Ili estas la plej popularaj antagonistoj en la programo. Iliaj revenoj al la programo tra la jardekoj akiris amaskomunikilaran atenton kaj ilia ofta ordono "Ekstermu!" iĝis ofte uzata.

Referencoj[redakti | redakti fonton]