Betty Nansen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Betty Nansen
Persona informo
Betty Nansen
Naskonomo Betty Anna Maria Müller
Naskiĝo 19-an de marto 1873 (1873-03-19)
en Kopenhago
Morto 15-an de marto 1943 (1943-03-15) (69-jaraĝa)
en Frederiksberg
Ŝtataneco Danio vd
Familio
Edz(in)o Peter Nansen • Henrik Bentzon vd
Profesio
Okupo teatra reĝisoroaktoro vd
Aktiva dum 1893–1943 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Betty Nansen, naskita Betty Anna Maria Müller (la 19-an de marto 1873 - la 15-an de marto 1943) estis dana aktorino.

Ŝi debutis en Kopenhago en 1893 kiel ĉefrolulo en la teatraĵo Dora, de Victorien Sardou.

Inter 1913 kaj 1916 Betty iris al Usono por kariero en kinarto. Ŝi rolis en pluraj sensukcesaj filmoj de J. Gordon Edwards, i.a. Anna Karenina, (kies filmkopioj estas perditaj), The Song of Hate (Malamkanzono), Should a Mother Tell (Se patrino rakontus), A Woman's Resurrection (Virin-resurekto) kaj The Celebrated Scandal (La Celebrata Skandalo).

Ŝi reiris al Danio kaj fariĝis direktoro de Teatro Alexandra en Frederiksberg, kies nomon ŝi ŝanĝis al la sia, Betty Nansen Teatret.

En 1896, ŝi edziniĝis al la verkisto kaj ĵurnalisto Peter Nansen (1861–1918). Duan fojon ŝi edziniĝis al la aktoro Henrik Bentzon.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Hammerslaget (1914)
  • Anna Karenina (1915)
  • A Mother's Love (1915)
  • En ensom Kvinde (1917)

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]