Lajos Mack

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Mack
Persona informo
Naskonomo Mack Lajos
Naskiĝo la  13-an de majo 1876(nun 1876-05-13)
en Hungario Pozsony (Hungara reĝlando)
Morto 30-an de novembro 1962 (1962-11-30)
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Lajos Mack [lajoŝ mak], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mack Lajos estis hungara ceramikisto, skulptisto.

Lajos Mack: Blazono de Hungara reĝlendo sur Ĉefposto de Pécs

Lajos Mack [1] naskiĝis en 1876 en Pozsony (Hungara reĝlando, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis en 1963.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Mack studis skulptoarton en Akademio de Belartoj de Vieno de Hermann Helmer inter 1892-1896, poste en majstrolernejo de Carl Kundmann 3 jarojn. Inter 1899 kaj 1916 li laboris en ceramika metiejo de Vilmos Zsolnay en Pécs. Lia unua tasko estis krei husarajn figurojn al mondekspozicio de Parizo en 1900. En la sekvaj jaroj li planadis ceramikajn vazojn, ujojn kaj ankaŭ reliefojn, skulptaĵojn. En 1916 li soldatiĝis, post la 1-a mondmilito li revenis al sia naskiĝurbo. Liaj artaĵoj estis tiel popularaj, ke en la 1930-aj jaroj li revenis al Pécs kaj laŭ la gipsaj formoj li denove rekreis ceramikajn artaĵojn.

Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Blazono de Hungara reĝlendo (1904, vidu la bildon![2])
  • Madono kun Jesuo (Pécs, 1914 reliefo)
  • Lampo (ceramikaĵo)
  • Ornamvazo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.