Nathaniel Rochester

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nathaniel Rochester
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1919 (1919-01-14)
en Bufalo
Morto 8-an de junio 2001 (2001-06-08) (82-jaraĝa)
en Newport
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Masaĉuseca Instituto de Teknologio
Okupo
Okupo komputosciencisto
vdr

Nathaniel ROCHESTER (14a de Januaro, 1919 – 8a de Junio, 2001) desegnis la komputilon IBM 701, verkis la unuan asemblan lingvon kaj partoprenis en la fondo de la fako de artefarita intelekto.

Rochester gradiĝis en elektra inĝenierado en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio en 1941. Li restis en la MIT, kie li laboris en la Radiadlaboratorio dum tri jaroj kaj poste translokiĝis al Sylvania Electric Products kie li estis respondeca pri la dezajno kaj la konstruado de serio de radaroj kaj de alia militista ekiparo. Lia grupo konstruis la aritmetikan elementon por la komputilo Whirlwind I de MIT.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pigott 1995.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]