Katharine Jeannette Bush

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katharine Jeannette Bush
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1855 (1855-12-30)
en Skrantono
Morto 19-an de januaro 1937 (1937-01-19) (81-jaraĝa)
Loĝloko Farmington vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Yale vd
Familio
Dinastio Bush vd
Gefratoj Charlotte Eliza Bush vd
Profesio
Okupo zoologo • marbiologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Katharine Jeannette BUSH (naskiĝis en Scranton (Pensilvanio), la 30-an de decembro de 1855 kaj mortis en la sama loĝantaro la 19-an de januaro de 1937) estis usona zoologo.[1]

Ŝi estis edukita en publikaj kaj privataj lernejoj de New Haven, Konektikuto. Bush studis zoologion kun Addison Emery Verrill kaj en 1879 ekhavis la postenon de asistanto en la zoologia muzeo de Universitato Yale. En 1901, ŝi estis la unua virino kiu akiris Ph.D. en sciencoj en tiu sama universitato.[1][2]

Ŝi deĵoris en la Komisiono de Fiŝoj de Usono (United States Fish Commission), helpis redakti la 1890-datitan eldonon de la vortaro de Webster, kaj fariĝis membro de la Usona Socio de Naturalistoj kaj la Usona Socio de Zoologoj. Ŝi skribis The Tubicolous Annelids of the Tribes Sabellides and Serpulides, en Harriman Alaska Expedition la volumo XII (1905), Deep Water Mollusca (1885) kaj New Species of Turbonilla (1899).[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Ogilvie, Marilyn Bailey. (2000) The biographical dictionary of women in science. Nov-Jorko: Routledge. ISBN 0415920388.
  2. Katharine Jeannette Bush | Archives : Collections : Yale Peabody Museum of Natural History (2010-12-02). Alirita 2018-12-02.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]